zamenhof.jpg





Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj 2007

Ni invitas vin al Renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj okazonta sabaton la 21-an de julio je la 13 h 2007, en la bieno de Spomenka Štimec en vilaĝo Hrašćina-Trgovišće en Županija Krapinsko-Zagorska.

La programo komenciĝas per komuna pikniko je la 13 h.

Aŭspicianto: Ministerio de kulturo de Respubliko Kroatio

Literatura programo:

  • Slavaj elementoj en Esperanta literaturo –
    Prezentas Tomasz Chmielik (PL)

  • "Dek tagoj de kapitano Postnikov"
    Romanon de Mikaelo Bronstein (RU)
    prezentas Domagoj Vidović
    Voĉlegas Vera Roknić

  • Mikaelo Bronstein rakontas pri siaj verkoj

  • "Mediterana breviero" de Predrag Matvejević
    en traduko de Tomasz Chmielik
    Voĉlegas Vida Jerman

  • Pri sia traduklaboro parolas Tomasz Chmielik

  • Koncerto de kanzonisto Mikaelo Bronstein

  • Vespera ekskurso al Belec

  • Nokta gitara koncerto de Hanna Orlowicz (PL)

Dimanĉa programo:
  • Virinoj en Esperanta literaturo –
    Spomenka Štimec kaj Drago Ilišinović

  • Ekskurso tra Županija Krapinska

Nenia kotizo necesas. Vi helpas al la organizanto, se vi aliĝas telefone: Al Kroata Esperanto-Ligo, Kneza Mislava 11, 0914617550, 4617550, fakso 4667 823, esperanto@zg.htnet.hr


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)