zamenhof.jpg





Renkontiĝo de verkistoj en Kroatio 2005

Per akcepto de irana tradukistino Achtar Etemadi en la  Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio finiĝis la 14-an de julio la Renkontiĝo de esperantlingvaj  verkistoj. En la programo, okazigita per la financa helpo de la Ministerio kaj sub la aspicio de Esperantlingva Verkista Asocio, partoprenis Istvan Nemere el Hungario, Roman Dobrzynski el Pollando, Julia Sigmond el Rumanio , Spomenka Ŝtimec (Kroatio) kaj tradukistoj Achtar Etemadi (Irano), Kreŝimir Barkoviĉ (Kroatio-Francio), Domagoj Vidoviĉ kaj Davor Klobučar (Kroatio), Zlatko Tiŝljar (Kroatio-Slovenio).
La eventon organizis Kroata Esperanto-Ligo en eta vilaĝo Hraŝĉina-Trgoviŝĉe en la bieno de Spomenka Ŝtimec, gastiganto de la simila aranĝo ankaŭ en 2004.
Dum la unua tago de la Renkontiĝo verkistoj kunsidis sen publiko. Oni traktis  la temon "Nobelpremion por la Esperanta literaturo".
Konklude oni proponis elekti la venontan kandidaton de Esperantujo por la premio, post  William Auld. Tiu kandidato prefere estu prozisto, ne estu el Hungario, la lando kiu lastatempe gajnis la Nobelpremion kaj verŝajne tial devus atendi la venontan premion dum jardekoj... kaj oni intense svedigu la verkojn de la koncernulo.
    La ĉefa programo de la Renkontiĝo okazis  posttagmeze la 9-an de julio, kiam alvenis la publiko por renkonti la verkistojn. (Al la evento alveturis legantoj el Rijeka, Opatija, Osijek, Varadin, Bjelovar, Vrbovec, Velika Gorica, Zagreb, kun gastoj el pluraj landoj. Entute ĉeestis 43 personoj el Kroatio, Britio, Serbio kaj Montenegro, Italio, Pollando, Kanado).
    Pri la fenomeno Nemere parolis Judita Rey Hudeček dum Danijela Drakula klopodis analizi fragmenton el lia libro el vidpunkto de psikologo.
Vera Rokniĉ legis fragmenton el unu el liaj 410 (kvarcent dek) publikigitaj verkoj sedu ankaŭ el la verko de Julia Sigmond.
    Zlatko Tiŝljar prezentis la verkistan personecon de Julia Sigmond. La pupistino laŭ sia profesio, Julia en nokta programo regalis la publikon per fragmento de pupteatra dialogo.
    Spomenka Ŝtimec prezentis laboron de Achtar Etemadi, irana profesia tradukistino, kiu per Esperanto persigis 3 verkojn el la kroata literaturo, kaj la tradukistino voĉlegis perse el la fama kroata infanlibro "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic".

Kreŝimir Barkoviĉ rakontis nekonatajn detalojn pri publikigo de sia libro "7000 tagoj en Siberio" de Karlo Ŝtajner. Tiu libro estis publikigita en la china en 2004 en peresperanta traduko de Shi Chengtai.
    La programon kompletigis Roman Dobrzynski, kiu lanĉis la kroatan version de "Zamenhof-Strato" en traduko de juna lingvisto Domagoj Vidoviĉ. Vidoviĉ inspire rakontis kiajn obstaklojn li devis alfronti por fini la tradukon. Istvan Nemere estas hungariganta "Zamenhof-Straton", kies ĉeĥa versio ĵus aperis kaj la slovena estas preparata. La pretigon de slovaka, latva kaj estonaj tradukoj oni devos iom atendi.
    Kroata verkistino Antoaneta Klobučar finis la programon per prezento de sia infanlibro "Rakontoj sub la lito". La Esperanta traduko de tiu verko estas kandidato por Infanlibro de la jaro 2005, proklamota en Vilnius. La libron esperantigis Davor Klobučar kaj pridesegnis ties 12-jara filino Ana Klobučar.
    Kroata televido intervjuis Nemere kaj Dobryzinski. Nemere havis okazon aparte rakonti pri unu el siaj temoj - terorismo. La programo estis elsendita la 12-an de julio.
Raportis pri la aranĝo gazetoj "Vjesnik", "Glas Slavonije"  kaj "Zagorski list".


Spomenka Ŝtimec


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)