URL: http://www.everk.it/index.php?renkonti285o-de-verkistoj-en-kroatio-2006



Renkontiĝo de verkistoj en Kroatio 2006

.

Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj okazis de la 21- 23-a de julio 2006 en norda Kroatio, en la eta vilaĝo Hrašćina-Trgovišće, en bieno de Spomenka Štimec. Kvindeko da personoj venis renkonti verkistojn kaj aŭdi pri la novaj libroj en Esperanto el Kroatio. La aranĝon organizis Kroata Esperanto-Ligo per financa helpo de Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio kaj de Turisma asocio de la regiono. Aparta gasto de la programo estis la 92-jara kroata verkisto Joža Horvat, kies romano „Wakajtapo“ el Esperanta traduko aperis ĉinlingve en Wuchan en Ĉinio, ĉinigita de Hu Guozhu. Pri la verko parolis la tradukisto Zlatko Tišljar kaj legis fragmenton Hao Xiaoming.

Tomas Chmielik prezentis novan verkon de eldonejoj Libromondo kaj Hejmo: Esperantan tradukon de „Dua Venecio“ de Predrag Matvejević, Velimir Pšiškorec analizis la romanon „Adolesko“ de Blazio Wacha, Zdravko Seleš konatigis la novan romanon de Spomenka Štimec „Hodler en Mostar“ kaj Višnja Branković la novan infanlibron „Triopo terura“. La infanlibro estas produkto de familio Klobučar: panjo Antoaneta verkis, patro Davor esperantigis, filino Ana ornamis la libron per desegnoj. El la verkoj legis Vida Jerman kaj Vera Roknić. La renkontiĝo de verkistoj estis la okazo lanĉi la plej gravan ĉi-jaran libron pri nia literaturo: Leksikono de esperantlingvaj verkistoj, „Ordeno de la verda plumo“ kiun kompilis kaj eldonis Josip Pleadin per la helpo de 60 kunlaborantoj. La libro per biografioj de 900 verkistoj dokumentas pri la historio de nia literaturo.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi