diakomedio.jpg





Renkontiĝo en la Kulturcentro Kvinpetalo pri Georges Lagrange (1928-2004)

De la 11a ĝis la 14a de novembro okazos en La Kvinpetalo renkonto pri Georges Lagrange.
 La programo konsistos el prelegetoj kun diskutoj kaj el laborgrupoj pri la aktivado kaj verkaro de Georges.
 
 Ĝis nun sin anoncis : Arno Lagrange (Georgo kaj la Esperanto-teatro), Marie-Hélčne Désert (intervjuo kun Georgo), Janine kaj Yannick Dumoulin (komento pri novelo), Vinko Markov (filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo en lia verkaro), Ĵak Le Puil (rememoroj pri komuna aktivado), Gaston Riste (temo precizigota), Serge Sire (Georgo kaj bildrakontoj), Michel Duc Goninaz (kelkaj lastatempaj diskutoj kun Georgo pri temoj gramatikaj kaj aliaj).
 
 Se vi deziras partopreni, bonvolu vin anonci, indikante:
 - la periodon de via ĉeesto (se vi ne restos la kvar tagojn)
 - la temon de via eventuala kontribuo.
 
 Pri la tarifoj, vidu
http://kvinpetalo.free.fr
 
 
 Michel Duc Goninaz
 Val Saint-Georges
 Chemin de l'Échelle
 FR-13100 AIX EN PROVENCE

Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)