URL: http://www.everk.it/index.php?salvatore-quasimodo-letero-al-mia-patrino



Salvatore Quasimodo: Letero al mia patrino

Lettera alla madre

Letero al mia patrino

«Mater dulcissima, nun descendas la nebulo,
Naviglio impetas kontraŭ siaj digoj,
la arboj ŝvelas de akvo, brulas de neĝo;
mi ne tristas en la Nordo: mi ne estas
en paco kun mi mem, sed atendas
pardonon de neniu, multaj ŝuldas larmojn
al mi kiel homo al homo. Mi scias ke vi
ne fartas bone, ke vi vivas kiel ĉiu
patrino de poetoj, povra kaj justa
en la mezuro de sia amo
por filoj malproksimaj. Hodiaŭ estas mi
kiu skribas al vi.» - Finfine, vi diros, du vortoj
de tiu knabo, kiu fuĝis en la nokto,
en kurta mantelo, kelkaj linioj en sia poŝo.
La povrulo, tiel pretema en la koro,
iun tagon oni lin mortigos en iu loko.
«Certe, mi memoras, estis sur tiu griza kajo
de lantaj trajnoj, kiuj portis migdalojn
kaj oranĝojn al la elfluejo de Imera,
rivero plena de pigoj, salo, eŭkalipto.
Sed nun mi dankas vin, tion mi volas,
pro la ironio, kiun vi metis sur mian lipon,
mildan kiel estas la via. Tiu rideto
savis min de lamentoj kaj doloroj.
Kaj tio ne gravas, se mi nun havas por vi
kelkajn larmojn, por ĉiuj kiuj atendas
kiel vi, kaj ne scias kion ili atendas.
Ho milda morto, ne tuŝu la horloĝon
en la kuirejo, tiktakantan sur la muro;
mian tutan infanaĝon mi pasigis
sur la emajlo de ĝia faco, sur tiuj floroj
pentritaj: ne tuŝu la manojn, la koron
de la maljunuloj. Eble iu respondos? Ho morto
de kompato, morto de modesto. Adiaŭ,
kara, adiaŭ, mia dulcissima mater

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi