URL: http://www.everk.it/index.php?salvatore-quasimodo-sinkinta-hobojo
Sinkinta hobojo
Avara doloro, prokrastu vian donon
en ĉi tiu mia horo
de sopirataj forlasoj.
Hobojo glacia resilabas
ĝojon de ĉiamdaŭraj folioj,
ne la mian, memoron forprenas;
en mi vesperas;
la akvo paliĝas
sur miaj manoj herbozaj.
Flugiloj oscilas en densa ĉielo,
efemeraj: la koro migras
kaj mi novalas,
kaj la tagoj rubo.tradukis Baldur Ragnarsson