URL: http://www.everk.it/index.php?sanon-kaj-poezion



Sanon kaj poezion!

de Jorge Camacho

“Sanon kaj poezion!”

Unu el la mirakloj de Esperantujo estas ke oni povas renkonti homojn ne nur el aliaj kulturoj, sed ankaŭ el diversaj aĝoj, klasoj, kastoj. Maje de 1983, deksesjara, ricevinte respondon de William Auld al mia enketo pri la dek plej belaj vortoj en esperanto, mi sendube ne imagis ke ni iĝos iam bonaj amikoj kaj, jarojn poste, poetofratoj (aŭ eble mi diru: patro kaj filo, onklo kaj nevo). Lia elekto: malgaja, amindumo, farniento, odalisko, paduso, pelerino, triloj, lulas, miozota, panjo. Por ĉiu vorto li citis pravigan poezian kuntekston, ĉar, liadire, “(i) por kio ni havas poetojn, se ne por trovi la belaĵojn de la lingvo? kaj (ii) vorto sen kunteksto estas nur duonviva.”

Pasis la jaroj, ni korespondis i.a. pri la antologio “Sub la signo de socia muzo” (kiun mi juna ilustris), liaj leteroj kaj dediĉitaj donaclibroj jam surhavis la subskribon Vilĉjo, kaj, fine, okaze de la jubilea Hispana Kongreso en Madrido en 1987, ni persone renkontiĝis. Unu sunan tagmezon ekster la kongresejo mi, denaska pigrulo, sukcesis konvinki lin traduki “Mastro de l’ ringoj” kondiĉe ke ĝin eldonos Liven Dek (kaj ĉi tiun mi paralele kovinkis pri la samo sed inverse, kvankam fine la trilogion publikigis Sezonoj en Rusujo). Svage mi memoras tiaman vesperon ĉe Ada kaj Gian-Carlo Fighiera, sed tute klare la neforgeseblan impreson de la amika etoso, de la kunridoj, de liaj humuro kaj bona humoro.

Auld atente sekvis la evoluon de miaj karieroj studenta, eklabora kaj esperanta ĝis, en 1993, okazis mia unua vizito al Vilĉjo kaj Meta en Dolaro. Bele! Unu tagon li veturigis min tra la skotaj pejzaĝoj; mi fakte devus diri ke li pilotis kaj mi pasaĝeris, se juĝi laŭ lia flua maniero stiri la aŭton. Post vespermanĝo ni sidis en la kuirejo, kun alternaj glutoj da viskio kaj biero (portero aŭ stoŭto), konversante ĝis malfrua horo kun tostaj paŭzoj. Rezulto de tiuj tagoj estas “Kastelo inter burnoj”, en kiu la nomoj de l’ kastelo kaj la rojoj plene realas. Mi ne povas imagi pli bonan omaĝon miaflankan al li ol per tiu poemo, verkita kun admiro dum li ankoraŭ vivis, kaj per pluaj vesperaj tostoj je nia sano.

Jorge Camacho (Hispanujo – Tajvano)

Aperis en Esperanto


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi