URL: http://www.everk.it/index.php?se-juneco-scius-se-maljuneco-povus
La sceno okazas inter tri personoj :
La riĉa, avara onklino, la nevino, la pranevino, kiu ne majstras en
kuirarto.
La telefono sonoras; respondas la nevino: Ha lo, mi aŭskultas.
Aŭdiĝas voĉo de la onklino: Do vi estas hejme. Saluton nevino.
Mi hazarde troviĝas en via urbo. Mi ŝatus viziti vin kaj
tagmanĝi kun vi. Mi tuj trafos taksion al vi.
Nevino: Plezure kara onklino, ni estos tre tre feliĉaj gastigi vin.
Ĝis baldaŭ ! (laŭte ŝi vokas) Juanita ! Juanita !
Pranevino alvenas: Jen panjo.
Nevino: Juanita filino mia, nia kara onklino Daniela ĵus telefonis.
Ŝi tuj alvenos por tagmanĝi ; vi scias, ke mia artrozo multe suferigas min. Vi devos prepari la manĝon.
Pranevino: Onklino Daniela ! Kia hororo ! Tiu maljuna kaprino,
malbona avarulino ! Kion ŝi volas ?
Nevino: Mi ne scias, tamen estu tre afabla kun ŝi. Ne forgesu ion : ŝi estas riĉa, avara sed riĉa, kaj ne havas infanojn. Ŝi povus testamenti favore al ni.
Pranevino: Sed…kion mi preparos ?
Nevino: Jen la problemo…Ni pripensu…estas bovrostaĵo en la fridujo kaj ankaŭ fumaĵita ŝinko…Rapidu por aĉeti en la apuda vendejo unu kilogramon da verdaj fazeoloj kaj du etajn melonojn.
Pranevino: Mi tuj iros panjo. (ŝi eliras, ŝia panjo laŭte pripensas)
Nevino: Do ni havas la menuon…kaj la deserto ?...Jen alia problemo.
(ŝi prenas skatoleton) Eble ĉokolada antaŭpreparita kremaĵo, kondiĉe, ke ĝi estu ankoraŭ konsumebla.
Pranevino: (ŝi revenas kunportante aĉetaĵojn) Jen ĉio ; mi eĉ aĉetis biskvitojn por la deserto.
Nevino: Vi bone faris, kaj mi ĵus komencis prepari ĉokoladan
kremaĵon. Vi finpretigos ĝin.
Pranevino: Ĉu ŝi ŝatos la menuon ? Ŝi estas tiom originala, tiom postulema, tiom mishumora kun sia servistino !
Nevino: Kiel scii tion ? Mi esperas, ke jes ! (sonoregas la pordosonorilo) Jen ŝi ! Iru malfermi la pordon.
(Pranevino malfermas la pordon, enirigas la onklinon originale vestitan kaj salutas ŝin)
Nevino: Saluton kara onklino Daniela, via vizito feliĉigas nin.
Onklino: (aparte parolante) Pri tio mi dubas.
Nevino: Bonvolu sidiĝi onjo mia. Ĉu vi bone fartas ?
Onklino: Ne tre bone.
Nevino: Vi certe deziras trinki aperitivon… Jen Juanita, ŝi alportos ĝin. Ĉu vi bone vojaĝis ?… Ĉu vi ne tro laciĝis ?… Ĉu vi ne tro sentis la varmon ?
Onklino: Tro varma plenplena kupeo… tro bruemaj petolemaj infanoj… Plie miaj kruroj terure min doloras kaj nun denove la migreno martelas mian kapon.
Nevino: Mi kompatas, ankaŭ mi suferas pro artrozo.
Onklino: Ne estas la sama afero, vi estas juna.
Nevino: Kara onjo, ĉu mi povas fari demandon al vi ?
Onklino: Kompreneble ! Kion vi deziras ?
Nevino: Ĉu vi ankoraŭ havas la trikmodelon de via bela ŝalo ?
Onklino: Ne ! Mi ordigis la tirkestojn kaj forĵetis la ŝalon, la reŭmatismo malhelpas min triki.
Pranevino enirante: Jen, la manĝo estas preta. (ŝi aranĝas la
manĝilaron) Jen la melono.
Nevino: Dankon Juanita, vi estas la feino de mia domo.
(silente ili manĝas la melonon)
Pranevino: Jen la bovrostaĵo. (la bovrostaĵo tro kuirita estas
malmola, nemanĝebla)
Onklino: Vi neniam scios kuiri, stultulino !
Nevino: Alportu la fromaĝon, Juanita.
Onklino: (forĵetante la fromaĝon) Kia odoro !
Nevino: Tamen ne estis vermoj en ĝi. Alportu la deserton, Juanita.
Pranevino: Jen la deserto. (Ŝi eraris preparante la kremaĵon kaj metis salon anstataŭ sukeron)
Onklino: Salita ! kaj plie, ĝi kazeiĝis. Mi foriras, mi pli bone manĝos en restoracio ! (ŝi stariĝas, prenas sian marŝbastonon kaj eliras el la ĉambro)
Nevino: (laŭte parolante al si mem) Katastrofo ! Ni povas adiaŭi la
heredaĵon ! (alparolante Juanita-n, kiu ferminte la pordon revenas en la manĝoĉambron) Azenino ! vi fuŝis ĉion !
(ŝi petegas al la ĉielo) Dio mia ! Kian gravan pekon mi faris, por ke vi sendu al mi tiun fuŝulinon ?
Pranevino: (sin turnante al la spektantoj) Se juneco scius !
Nevino: (levante sian bandaĝitan brakon) Kaj se maljuneco povus !
(Lysiane Dumagnou, Juanita Turbillon)