zamenhof.jpg





Sestino, de Tomas Venclova

en la traduko de István Ertl

Baldaŭ la sesa, kaj glacia vojo
Turniĝas norden. Grincas ĉiuj ĉenoj
Sur pneŭmatik’. Dampita, ŝtala eĥo,
Kiel surfaco laga, flagras fronte.
Senpeza kaj vundita marta neĝo
Plu provas kovri ruinan arbaron.

Kiel pram’, disiginta la arbaron,
Rigardo haltas. Ĝin forlogas vojo,
Pluroblaj reflektiĝoj de la neĝo
Kaj monotonaj betulvicaj ĉenoj.
Seren-nebule altas gruo, fronte
Malplena dom’. Ĉio alia: eĥo

Kaj aernodoj. La sencela eĥo,
Kiu ne estas, vekas la arbaron.
Spegulo el grafito nigras fronte
Al obskureg’. Al ni donitas vojo
Kaj defalintaj el ĉielo ĉenoj -
La nevidebla, sed potenca neĝo.

Kadukon de l’ printempo gvatas neĝo,
Kaj aŭdon lezas multvizaĝa eĥo.
Kvazaŭ laget’ maldigus sin el ĉenoj,
Blinda ide’ sorbiĝas en l’ arbaron.
Ne helpos nun benzino, blanka vojo,
Nek lumradia brilo-streko fronte.

Senforma univers’ aperas fronte.
Severas stelo, mensperdinta neĝo
Sterniĝas, armas sin al militvojo.
Nun ombro, reflektiĝo, bildo, eĥo
Plenigas la Ardenan rub-arbaron,
Altern’ ilia: la unikaj ĉenoj.

Ĉu malmildigos nin ĉi Viaj ĉenoj?
Objektoj, elementoj staras fronte
Al mi, lasonta mornan ĉi arbaron,
Kie l’ arbojn submerge gardas neĝo,
Kaj vortojn anstataŭos vaka eĥo,
Kaj ĉion trafos fin’. Ĉu eĉ la vojo

Estas: ĉenoj? Al mi ne donas vojo
Vian arbaron. Teron hardas neĝo.
Jen ni konfronte. Vi estas nur eĥo.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)