URL: http://www.everk.it/index.php?soleco



Soleco

 

Baldaŭ vesperiĝos. La kularo jam invadis la supra¼on kaj la malvajn nebuletojn de la lago. Mi kaŭre alpremiĝas ĉe la ŝlima flanko de la bordorando. Foraj blekoj, strangaj ululoj. Susuras la rozejo. Eĉ pli teruras la silento.

   Ĉu mi elektis la plej taŭgan lokon por tranokti? Ĉu pli sekure meze de la lago?

   Krakas iu branĉo en la apuda arbaro. Mian kapon mi enigas inter la flugilojn.

   Kial? Kial do mi plonĝis en tiun rivereton?

   Tiom bone estis interpuŝiĝi sub la plumaran varmon de Panjo. Miaj gefratoj kaj mi tiam gaje pepadis, sekvante ŝin sur la korto. Ĉu iu raŭpo? Ĉu iu limako? Ĉu zumante iu libelo? Pri ĉio ni amuziĝis. “Porĉiamaj gefratoj” ni nin nomis.

   Jam noktiĝas. Subbranĉa tenebro. Tri steloj timeme flagretas. Akvobruoj.

   Kial mi saltis en akvon?

   Jam de kiam mi provis eniri la marĉeton, padelante en kotakvo, ĝoje skuante la voston, mi ekkomprenis ke io fuŝas. Vi ne sekvis min. Konsternite, vi min rigardis.

   Ekventas. Arbosuproj muĝas. Nur malvigla lumo verdaĉa plu briletas super akvo.

   Akvo... Kiu povos min diri kial via freŝklara plaŭdado tiom allogas min? Enflua dancado de brunaj algoj, sep trapasantaj gobioj : tuj mi enakviĝis! Tiam sekvis la tumulto : Kokerikoj, klukegoj, kriaĉoj... Mi provis surbordiĝi. Sed onklinoj, gekuzoj, patrino kaj gefratoj, la tuta kokaro forpelis min. Eĉ la du porketoj pernazege forpuŝis min grumblante : For ! for! malbela anasido sovaĝa. Nenion por fari vi havas en nia farmkokejo.

   Kial ili diris tion?  Kaj... kial mi havas tiujn strangajn piedojn?

   Ĉu iu al mi respondos?  

 

(Luc Gouverneur)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi