URL: http://www.everk.it/index.php?sukcesa-renkonti285o-de-verkistoj-en-kroatio



Sukcesa renkontiĝo de verkistoj en Kroatio

de Spomenka Ŝtimec

 

 En Kroatio okazis la 16an de julio 2004, sub aŭspicio de EVA,renkontiĝo de verkistoj. sukcesoplena 

    La aranĝon organizis Kroata Esperanto-Ligo per financa helpo de Ministerio pri kulturo de Respubliko Kroatio. La gastiganto de la aranĝo estis Spomenka Ŝtimec sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio, en la bieno en vilaĝo Hrascina-Trgovisce en norda Kroatio.

    La unua verkisto alveturis la 15an de julio: Gerrit Berveling el Nederlando. Sekvis  Eugeno de Zilah, hungardevena franco loĝanta en Grekio, akompanata de la edzino Lena kaj Vinko Oŝlak el Slovenio, nun loĝanta en Aŭstrio.

    La programo okazis la 16an de julio je la 15a horo post la komuna tagmanĝo de verkistoj kaj legantoj. Al la aranĝo alveturis 42 personoj de diversaj flankoj de Kroatio kaj gastoj el Francio kaj Kanado.

    Josip Pleadin unue informis pri la projekto "Leksikono pri la esperantlingvaj verkistoj ". La estonta verko en sia nuna praformo en formato A-4 kun  160 paĝoj ekcirkulis tra la spektejo. La laux abc unua verkisto estas M. Abesgus kaj la lasta Stevan Zhivanovic. La ĉeestintaj verkistoj havis la okazon revizii kaj kompletigi la informojn el siaj biografioj.La reviziado de la teksto pri kvincento de esperantlingvaj verkistoj flanke de pluraj kunlaborantoj dauros almenau dum la venonta jaro.

     Zlatko Tiŝljar  prezentis la slovenan verkiston kaj filozofon Vinko Oŝlak, kies verkado prezentiĝas per 210 bibilografiaj unuoj. Oŝlak legis el sia taglibra prozo "Jen la sablo el mia klepsidro".

    Spomenka Ŝtimec prezentis Gerrit Berveling kaj Eugenon de Zilah, intervjuante ilin. Berveling voĉlegis du poemojn por prezenti poezian aspekton de sia verkado kaj legis fragmenton el la prozo pri la vivo de remonstranta pastoro. La publiko estis surprizita per la traduka laboro de Berveling, kiu tradukas el la malnova greka, latina, hebrea, itala kaj nederlanda. Aparte imponis la du unuaj volumoj (el la 10 planitaj!)  de la Latina Antologio kiuj aperis ĉe Fonto, lia parta traduko de La Biblio, liaj Duakananoj libroj...

    De Zilah ĉarmis la publikon per prezentita fragmento el la libro "Vivi sur barko".

    Zdravka Metz, gasto el Kanado legis fragmenton el sia infanlibro "Bestoj en nia hejmo".

    Spomenka Ŝtimec prezentis paĝon el la prozo "Tena", la libro rilatanta al la bieno, kie la aranĝo okazis.

    La ĉeestantaro povis informiĝi pri jarcento de Esperanta gazetaro en Kroatio. Estis ekspozicita ankau la unua gazeto de Zamenhof  "La Esperantisto" kaj la unua jarkolekto de "Kroata Esperantisto" el 1909 ĝis la lasta numero de "Tempo" el 2004 kiu anoncas la ĉinan aperon de "7000 tagoj en Siberio" de Karlo Ŝtajner farita per la Esperanta traduko de Kreŝimir Barkoviĉ. La ĉinan tradukon prizorgis Ŝi Ĉengtai.

    La kuko kun kandeloj honore al 80 jaroj de la proksima Esperanto-Klubo Varazdin, kiu portas la nomon de tradukisto kaj poeto Bozhidar Vanĉik, finis la oficialan parton de la programo en la herbejoj sub la nuksarboj. Vico el  15 automobiloj veturigis la publikon al la proksima  preĝejo nomata "Dipatrino de la neĝo" en la vilaĝo Belec sub la monto Ivanĉica por admiri restaŭradon de la plej bela kroata baroka preĝejo.

    La verkistoj forlasis Kroation la 17an de julio kaj direktiĝis al Pecs en Hungario por ĉeesti OSIEK-konferencon. Post ĝi ili revenos al Kroatio la 24an de julio kaj konatiĝos kun la urbo Osijek en la regiono Slavonio.

    Kroata Esperanto-Ligo provizis verkistojn per pluraj libroj eldonitaj de KEL. Aparta donaco al ĉiuj verkistoj estis la katalogo kaj la prospekto de la julie 2004 en Zagrebo okazigita ekspozicio de Ferdinand Hodler, patro de Hector Hodler. La ekspozicio prezentis parton el 280 malmulte konataj pentraĵoj kiujn posedas Galerio en Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino kaj kiuj post la milite detruita Sarajevo la unuan fojon gastas en Kroatio.

    Ĵurnalisto de tagĵurnalo "Veĉernji list" sekvis la programon kaj la organizanto donis du pliajn intervjuojn al kroataj radiostacioj.

 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi