zamenhof.jpg





"Team Esperanto" invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn

el Libera Folio

Projekto Gutenberg elektronike eldonas librojn tute senkoste kaj libere. Teamo de e-istoj enmetis librojn tie. Nun estas 29 haveblaj libroj. La projekto bezonas pli da helpantoj. Precipe, ni bezonas donacon de kopirajtoj de libroj verkita en Esperanto, por aldoni al la publia liberverkaro.

Ekzistas movado kiu celas riĉigi la mondon per senkosta kaj libera publikado de ĉiaj verkoj. Iu ajn libro, kiu ne estas kopirajtita, povas aparteni al tiu ĉi kolekto kaj ĉiu aŭtoro povas kontribui siajn verkojn. La ideo, ke ĉiaj informoj estu liberaj, harmonias kun la interna ideo de la esperanta movado.

Unu el la plej imponaj iloj por prilabori ĉi tiun celon estas Projekto Gutenberg (PG). Fare de usonano Michael (Majkel) S. HART je 1971, ĝi nun ofertas, per KD, DVD, kaj per simpla retpaĝaro (http://www.gutenberg.org), pli ol 20,000 librojn, tute senkostajn kaj libere reuzeblajn kaj eĉ represeblajn. Du milionoj da libroj estas elŝutataj ĉiumonate. La retpaĝaro mem estas anglalingva, kaj la literaturo estas plejparte angla, sed bonvenigas aliajn lingvojn.

La plejmulton de la libroj, oni enskanas de malnovaj libroj ne ankoraŭ kopirajtitaj. Projekto Gutenbergo havas retpaĝaron kaj softvaran ilon kiu nomiĝas "Distributed Proofreaders" (PGDP) per kiu multaj homoj kaj teamoj de homoj povas kontribui pri la kontrolado, pruvlego kaj reformigo de la tekstoj, kaj la akirado de kopirajtojn aŭ permesojn libere eldoni la verkojn. Inter la teamoj estas "Team Esperanto" ( http://www.pgdp.net/c/stats/teams/tdetail.php?tid=74): 24 uloj kiuj laboras precipe pri esperantaj tekstoj, sed ankaŭ aliaj.

Projekto Gutenbergo nun entenas 19,340 anglajn librojn, kaj, ekzemple, 1069 francajn, 70 ĉinajn, 118 portugalajn, 7 islandajn, kaj 29 esperantajn librojn.

El tiuj, 23 estas nove haveblaj dum la lastaj du jaroj, pro la laboro de "Team Esperanto" kaj la donacoj de la kopirajtoj de verkoj (aŭ tradukoj de senkopirajtaj tekstoj) de prof. Edwin GROBE, Odd TANGERUDD, kaj Miroslav MALOVEC. S-ro Donald BROADRIBB ankaŭ donacis sian aron de verkoj, kaj ni laboras formati ilin.

Ni celas ke la liberehavebla esperanta libraro kreskas, kaj atingas 50 librojn (la limo por esti en listo de plej popularaj lingvoj). Tiel, granda esperanta literaturaro estos laŭleĝe, senkoste, oportune, kaj libere legebla, presebla, kaj reuzebla tutmonde. Simile grave estas, ke esperanto estos tre videbla kiel aktiva kaj vivanta lingvo kun konsiderinda literaturo al la multmultaj uzantoj de PG.

Ni petas vian helpon. Oni povas helpi diversmaniere. Se vi vizitos Projekto Gutenbergon kaj legos la librojn, tio montros ke oni uzas ilin. Se vi aliĝos al "Team Esperanto" ĉe PGDP, vi povos helpi nin dum liberaj minutoj per la kontrolado de unuopaj paĝoj per via komputilo. Ekzistas jahugrupo por dsikuti ĉi tiu laboro: http://groups.yahoo.com/group/PorGutenberg/

Plej grava, tamen, estas la donaco de la permeso uzi kaj liberpublikigi novajn tekstojn, aŭ la prunto de malnovaj libroj por skani. Ĉu vi posedas libron, kiu estas publikita antaŭ 1923? Se jes, kontaktu nin, kaj eble ni povas skani ĝin. Ĉu vi persone posedas kopirajton de bela aŭ grava romano, poemaro, lernolibro, libro de rakontoj, eseoj, teatraĵoj, aŭ alia libro? Ĉu vi estas en esperanta asocio aŭ eldonejo kiu posedas kopirajton de libro, ĉu nune presata kaj aktive vendata aŭ nun malnova kaj malofte aĉetata? Ni petas ke vi pripensu ĉu permesu nin liberpublikigi ĝin per PG, por plivastigi ĝian legantaron. Eble ĉi tiu malgrandigos vian proton pro perditaj vendoj, aŭ eble ĝi multobligos ĝin per famigo de la libro. Notu ke, eĉ se la libro aperas senkoste sur la reto, ankoraŭ eblas eldoni ĝin libroforme -- oni ne perdas la rajton vendi ĝin. Multaj homoj, kiuj trovas libron elektronike, ankoraŭ volas aĉeti presitan ekzempleron.

Nun, ni bezonas aktivulojn! Ĉu vi pretas lerni kiel administri projekton aŭ deziras helpi nin akiri kopirajtojn de aliaj? Ju pli multe, des pli bone!

La retpaĝaro por PGDP estas en la angla, sed nia diskuto povas esti Esperanta. Ni precipe bonvenigas librojn, kiuj ne devenas de la angla, de kiuj ni jam havas kelkajn. Estos bele kiam multaj libroj el multaj landoj kaj nacioj estos libere legeblaj per internacia lingvo. Projekto Gutenbergo mem komenciĝs kiel usona afero, kaj estas reĝata per usona kopirajta leĝo, sed ni ekuzu ĝin por niaj celoj! "Team Esperanto" estas preta klarigi la leĝon kaj la ilojn al vi kaj helpi iu ajn publikigi bonajn librojn en nia bela lingvo.

fare de:
Robert L. READ (rid) read ĉe robertlread.net
Steven BREWER (bruer)
William Walter PATTERSON (paterson)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)