URL: http://www.everk.it/index.php?tra-fenestro



Tra fenestro...

 

Tra fenestro, mi senlace rigardus. Bruna nokto... Suno oranĝkolora... flava... rufiĝanta... kaŝiĝonta... De kiom da tempo mia vilaĝo ne neĝkovriĝis? Ĉielo bluas... Nevidebla aero ekmovas la herberojn, la veproj svingiĝas, dancas vigle la naturo! Griziĝas ĉielo... Pluvegadas... Disiĝas diversformaj nuboj forvojaĝantaj. La stratoj brilas. Ekpaŝas grizaj mienoj, rozkoloraj vangoj. Gutoj glitas spurigante la vitron...

   Tra fenestro, mi senĉese spektus. Ho neforgesebla moviĝemo de la vivo : kaŝtanarboj, blanke; ĉerizujoj, ruĝe; ĝardeno, verde; tritiko, blonde. Jen somervestitaj knabinoj ! Infanoj petole amuziĝas. Amantoj sin kisas videble. Patrino puŝas beboveturilon. Najbarino revenas tiranta plenan ĉaron da buntkoloraj fruktoj kaj mane svingas al mi kun rideto. Katido vagas sur la kontraŭa trotuaro. La poŝtisto haltas antaŭ la leterkesto sendante amikan saluton per rapida kapmovo. Jen la lerneja buso; mi krias senutile; mia filo jam trairas la korton retrorigardante al mi. Ho filo kara...

 

   Tra fenestro mi senenue mirus pri ĉio. Sed tie ĉi. Tie ĉi ne estas fenestro. Nur supre de alta muraĉo, neatingeblaj baroj; kaj kontraŭe, duoble ŝlosita, pordego.

 

 

 (Fabrice Morandeau)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi