Adiaŭ, mia patrio La padoj mallarĝiĝis Kontraŭvole, kun pezaj paŝoj mi devas lasi la lokojn, kie mi elkreskis En mia varma milda patra lingvo fremdaj vortoj prenis lokon
Restu en memoro, vi tendejo ludejo de infanaĝ’ Sono de sonoriletoj de l’ eksvirboacoj de patro firme fiksiĝis en mia interno La boaca marko fiksiĝis surretine la sentoj en la koro
Restu en mia memoro, patra bastono, tendena ŝnuro, sleda maŝo, tenda sledo translokiĝo boacsleda ankoraŭ en mia mens’ Apud rivereta bordo estas duona portaĵ’ translokiĝas tra la valoj sur jungilkolum’ Ne lasu la vivon hereditan Retenu ĝin per via tuta personec’
La rajton vi perdis
Ŝirvundita estas lando de boac’
Ŝirita estas lando de boac’ arbaroj, altoj distiritaj Vojoj tranĉas vundojn en la tero La arboj, protektantaj la likenon forhakiĝis La boaco perdis sian padon ne rekonas la odoron ne plu sekvas vojon de l’ naturo.
Relikvo de popolo
Mi estas relikvo de mia popolo Mi estas vagadanto en nia lando Mi naskiĝis en tendo alte ĉe la rando de l’ monto Fremduloj rigardas min, kvazaŭ mi estus koboldo Kiam mi iras kun lazo surŝultre Kaj kun tranĉilo pendanta en mia larĝa zono
Mi estas sameo en mia Sameio Fremduloj, blankuloj, metis ŝpurojn en nia lando kaj konkeris ĝin malhelpis al la naturo ĝian iron, ruinigis ĝiajn riĉaĵojn Mi tamen vivas kiel relikvo de mia popolo Kiel vivis la patroj miljare
Mi estas sameo kaj fuĝadas antaŭ la blankulo, kiu forpeladis kaj subigis miajn patrojn, kaj kiu prenis impostojn. Per malmolaj bendoj kaj per leĝa povo ili prenis nian landon, hakis la arbaron, detruis la akvojn timigis niajn birdojn tretis manĝaĵon de l’ boac’
Mi estas relikvo de norda popola kaj staras senpova en mia lando Niaj dioj detruiĝis niaj tamburoj bruliĝis nia lingvo senvaloriĝis Ŝanceliĝante ni nun marŝas kun la lazo surŝultre, kun la tranĉilo subzone la solaj iloj, kiujn neniu povas forrabi de ni
Faktoj pri la verkinto Paulus Utsi (1918-1975) naskiĝis en Lyngseidet, Norvegio. Li ĉefe loĝis en Svedio, somere en Vaisaluokta kaj vintre en Porjus. Li estis boacbredisto, slojdisto kaj verkisto. Liaj poemoj estas plenaj de nostalgia melankolio pri la sorto de la samea popolo. Laǔ Utsi la teĥnika kaj ekonomia evoluo minacas la samean kulturon. La ĉefaj poemaroj de Utsi estas Giela giela (1974, ŝnurkaptu la lingvon) kaj la postmorta Giela gielajn (1980, ŝnurkaptu per la lingvo). Utsi verkis paralele en la nordsamea kaj la sveda. Tiuj ĉi poemoj tradukiĝis el la sveda versio por la nacia vespero de la Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo en 2003.