URL: http://www.everk.it/index.php?el-odoj-aliaj-poemoj
Ĵus aperis nova poemaro de Gerrit Berveling: "Odoj & aliaj poemoj", aĉetebla ĉe UEA-katalogo. Ĉi tie ni prezentas la poemon "Armand Jacques Leroy de Saint-Arnaud (1796-1854)" kaj en pdf-dosiero tri aliajn poemojn de la sama kolekto.
Armand Jacques Leroy de Saint-Arnaud (1796-1854)
Dumlonge sian vivodestinon li
ne trovis: estis reĝa gardist’, ĝis ŝtel’
lin pelis el armea servo:
iris Greklande masakri Turkojn,instruis poste pri la skermart’, muzik’,
pri lingvoj; sed arme’ ree glutis lin:
aliĝis al l’ fremdullegio,
kaj Alĝerion konkeri helpis.Rapidis promoci’: komandant’ de trup’
zuava, rabis, murdis, bruligis li
Afrike homojn kaj rikoltojn:
jam leŭtenant-kolonel’ fariĝis!Fakulo baldaŭ pri homamassufok’:
kompletajn tribojn pelis en grotojn li,
gevirojn kaj infanojn rostis:
« tute ne gravas, muslimoj estas… »Post Alĝeriaj laŭroj subtenis li
Napoleonon Duan al regopov’,
Pariz-kanajlon mitralante.
Fine marŝalo, kaj senatano…Post brila karier’, Vatikano lin
honoris per medalo: Grand-Kruco de
Orden’ de Gregorio Granda:
nun li ripozas honoroloke.verkis Gerrit Berveling
jun 2008
Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi