diakomedio.jpg





el "Odoj & aliaj poemoj"

nova poemaro de Gerrit Berveling

Ĵus aperis nova poemaro de Gerrit Berveling: "Odoj & aliaj poemoj", aĉetebla ĉe UEA-katalogo. Ĉi tie ni prezentas la poemon "Armand Jacques Leroy de Saint-Arnaud (1796-1854)" kaj en pdf-dosiero tri aliajn poemojn de la sama kolekto.

Armand Jacques Leroy de Saint-Arnaud (1796-1854)

Dumlonge sian vivodestinon li
ne trovis: estis reĝa gardist’, ĝis ŝtel’
     lin pelis el armea servo:
          iris Greklande masakri Turkojn,

instruis poste pri la skermart’, muzik’,
pri lingvoj; sed arme’ ree glutis lin:
     aliĝis al l’ fremdullegio,
          kaj Alĝerion konkeri helpis.

Rapidis promoci’: komandant’ de trup’
zuava, rabis, murdis, bruligis li
     Afrike homojn kaj rikoltojn:
          jam leŭtenant-kolonel’ fariĝis!

Fakulo baldaŭ pri homamassufok’:
kompletajn tribojn pelis en grotojn li,
     gevirojn kaj infanojn rostis:
          « tute ne gravas, muslimoj estas… »

Post Alĝeriaj laŭroj subtenis li
Napoleonon Duan al regopov’,
     Pariz-kanajlon mitralante.
          Fine marŝalo, kaj senatano…

Post brila karier’, Vatikano lin
honoris per medalo: Grand-Kruco de
     Orden’ de Gregorio Granda:
          nun li ripozas honoroloke.

verkis Gerrit Berveling
jun 2008


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)