zamenhof.jpg





Akademio Literatura de Esperanto

ALE prezentas sin

La 24an de julio 2008 naskiĝis en Roterdamo la Akademio Literatura de Esperanto, kiu daŭrigas la laboron de la iama Esperantlingva Verkista Asocio (EVA).

Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis fondita en 1983 kaj kunlaboris kun UEA de 1984. Ĝia celo estis stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvajn verkadon kaj kritikarton, kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado.

Similajn, kaj pli ampleksajn taskojn surprenis la Akademio Literatura, institucio sendependa kaj neŭtrala, kiu celas instigi la literaturan produktadon en la lingvo Esperanto, stimuli kritikarton kaj eldonadon, plialtigi la nivelon kaj profesiecon de verkarto, kaj kuraĝigi junajn talentojn al sinesprimado. La Literatura Akademio respondecas pri sciencaj literaturesploroj koncerne la esperantlingvan literaturon, serve al literatura memoro.

Kompletaj instrukcioj pri aliĝo legeblas en la Statuto kaj en la Aliĝa Paĝo. La membrokotizo de ALE estas 10 EUR, pagebla al la UEA-konto de ALE: evax-h; membroj el landoj kun malforta ekonomio bv. turni sin al la Sekretario por peti aliĝon je duona rabato aŭ senpage, laŭ aparta decido de la Komitato. Kasistajn demandojn direktu al la Kasisto (kaj Vicprezidanto) de ALE, Tomasz Chmielik.

Ni invitas ĉiujn membrojn aliĝi al la oficiala Diskutgrupo de ALE. La aliĝo estas tre simpla kaj ebligas al vi ricevi ĉiujn informojn pri la aktuala diskutado en la Akademio, kaj pri ĝiaj projektoj por la estonta evoluo.

Dankon pro via vizito!

Densigu ĉion | Maldensigu ĉion

Nobel-premio

Baldur Ragnarsson estas nia nova kandidato por la Nobel-premio pri literaturo; aperis - sub aŭspicioj de EVA - la kompleta kolekto de lia originala verkaro:

Baldur Ragnarsson, La lingvo serena, Edistudio 2007, pp. 800, prezo: 27 EUR.

Kiel montras la flanka bildo (alklaku por grandigi), ankaŭ ĉi-jare ALE rekandidatigis Baldur Ragnarsson por la Nobel-premio pri literaturo. Legu ĉi tie freŝan poemon de Baldur Ragnarsson: La nokto de la Neandertalanoj.

Aperis ĉe Mondial la Edda de Snorri Sturluson, tradukita de Baldur Ragnarsson.

"La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.
La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.
Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda."

 


En 2008 aperis ankaŭ lia nova poemaro: La neceso akceptebla, Mondial, pp. 114, prezo: 10.50 EUR. Libro, kiu nepre devas troviĝi sur via breto.

"Ĉiam proksimas iu historio, kiu savas nin el la ŝajna mondo. Tre eble la historio estas la vero, la realo mem, malŝajnaj faktoj, kiuj ebligas al ni iri rektaj, kvankam pezas niaj kapoj."
Baldur Ragnarsson

Kaj nun en nia retejo vi povas legi eseon de Probal Dasgupta pri la poetiko de Ragnarsson.



Ni proponas al vi specimenon el La neceso akceptebla:

Baldur RagnarssonVin gardu, ho poeto

En meza nokto frosta je fino de la jaro
mi vidis ilin danci sur lago subglacia
svingante sonorilojn de kristalpura klaro
kun kantoj hele sonaj de gajo eŭforia.

Sub luno brile plena progresis la spektaklo
ĝis fajra furiozo de kosma ilumino,
eksonis klarionoj anoncaj pri miraklo
malofte transdonita al homo de rutino.

Emanis realiĝe el rondo flugdancanta
kun paŝoj plej leĝeraj kaj movoj ŝvebe puraj
reĝino de la elfoj kun krono diamanta,
ŝi prenis mian manon kun vortoj strange duraj.

En dancon min kondukis, mi sentis min libera
de zorgoj terligitaj, sen ajna penso spita,
la frosto plu ne pikis en tiu mond' aera,
mi dancon partoprenis travejne prisorĉita.

Matene kamparano min trovis sur la bordo
kuŝantan sen konscio post nokta korebrio.
Vin gardu, ho poeto, ke elfoj de la nordo
ne plu vin logu dancen sub luno de magio.

24.9.2007

La poemo rilatas al la islanda popola kredo je elfoj, kiuj laŭdire renkontiĝas kun homoj en apartaj, brile memorindaj cirkonstancoj.

Nun estas tuta sekcio pri nia Nobel-kandidato same kiel estis por William Auld.

* * *

Giacomo Leopardi
Baldur Ragnarsson tradukis Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio (Canto notturno di un pastore errante dell'Asia) de Giacomo Leopardi.

Legu ĝin kaj la aliajn poemojn en la sekcio pri Leopardi.


* * *

Salvatore Quasimodo
Baldur Ragnarsson tradukis poemojn de Salvatore Quasimodo

Legu ilin en la sekcio pri Quasimodo


* * *

Sendependaj homoj .
(de Halldór Laxness. Tradukis: Baldur RAGNARSSON.)

ISBN: 9781595690562
480 paĝoj; grando: 1.07" x 8.5" x 5.5"

La epika romano Sendependaj homoj (1934-35) amplekse kaj profunde rakontas pri la kulturaj kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj komence de la 20-a jarcento ĝis iom post la unua mondmilito. Ĝi temas pri Bjartur, evoluinta de farmlaboristo al fiera posedanto de propra ŝaf-farmo, pri lia lukto kontraŭ la detruaj fortoj de naturo kaj moderna socio kaj pri liaj klopodoj por certigi daŭran sendependecon por si mem kaj sia familio. Laxness vivece priskribas la kulturajn valorojn de la malriĉaj, pene kaj memsklavige laborantaj kamparanoj, iliajn kredojn, esperojn, etajn sukcesojn kaj grandajn perdojn, kaj iliajn ĉiutagajn vivojn.

Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton.

Mendu ĝin ĉe Mondial aŭ ĉe UEA!

* * *

Por koni la novaĵojn en nia ttt-ejo simple alklaku la titolojn de la sekcioj kaj nova mondo malfermiĝos antaŭ vi!

El la komitato

Iniciatoj

  • Honore al Marjorie Boulton, de Paul Gubbins

  • Spegulo
    Spegulo estas soci-kultura, sendependa revuo en Esperanto, aperinta jam komence de 2008, redaktata de Tomasz Chmielik, Andreas Künzli, Kazimierz Leja, Lidia Ligęza kaj Stanisław Śmigielski, eldonata de Eldonejo HEJME. Legu pri Spegulo en pdf-informilo kiun ni disponigas en nia retejo.

  • BA3Aperis la tria Beletra Almanako, eldonita de Mondial.

    Legu ĝian enhavon kaj mendu ĝin!

    Legu ankaŭ la abontarifojn por la jaro 2009!

    www.beletraalmanako.com

  • Novelaro 2000-2009
    Eldona Societo Esperanto eldonos antologian novelaron kun noveloj verkitaj originale en Esperanto en la jaroj 2000-2009. Ni invitas ĉiujn verkistojn kaj verkemulojn sendi novelojn retpoŝte al esperanto@glocalnet.net. Limdato: 1a de Aprilo 2009.
    Ni preferos aperigi novelojn, kiuj ankorau ne aperis libroforme. Se ili aperis en revuo, tio ne estas problemo.
    Via(j) kontribuo(j) estos bonvena(j).
    Leif Nordenstorm (prezidanto de Eldona Societo Esperanto)
    Sten Johansson (kunredaktanto de la novelaro)

  • Original Literature of EsperantoMondial eldonis koncizan anglalingvan enciklopedion pri originala literaturo en Esperanto.

    La verko, unika, aperas sub la aŭspicioj de nia institucio.

    Kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin.

    Legu kiel mendi ĝin en la retejo de Mondial.

  • taglibro de nenifarantoAperis la unua poemaro de Nicola Ruggiero "Taglibro de nenifaranto" ĉe eldonejo Espero.

    "La klasika tradicio ne estas por Ruggiero modelo por imito, sed instrumento por rigardi kaj interpreti la mondon" (Mauro Nervi, el la antaŭparolo).

    Eblas mendi ĝin ankaŭ tra UEA.

  • Beletra Almanako 2


    Mendu ĝin!

  • Retejo pri originala literaturo esperanta nun pli aktuala - Sten Johansson aktualigis sian retejon OLE pri Originala Literaturo Esperanta. Iru al la listoj de romanoj, poemaroj kaj novelaroj, kaj de nun vi trovos ligon al listoj de la verkoj en kronologia (tempa) ordo, krom jaman ligon al reta antologio de 25 klasikaj noveloj. Adreso: OLE

  • "Team Esperanto" invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn - Projekto Gutenberg elektronike eldonas librojn tute senkoste kaj libere. Teamo de e-istoj enmetis librojn tie. Nun estas 29 haveblaj libroj. La projekto bezonas pli da helpantoj. Precipe, ni bezonas donacon de kopirajtoj de libroj verkita en Esperanto, por aldoni al la publia liberverkaro. Plulegu!

  • Iris al presejo la unua numero (176paĝa) de Beletra Almanako, legu ĝian enhavon

  • Renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj 2007

  • Karaj amikoj,
    en septembro aŭ komence de oktobro 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos unufoje jare (eble dufoje) kaj nomiĝos

    Beletra Almanako (BA).

    Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj).

    Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko).

    (La emblemo de BA: BA-o gardata de boao en ĉi linoleumgravuraĵo de Uday Dhar.)

     

  • Nia komitatano Gunnar Gällmo nin informas pri esperantigo de prezenta paĝo de Waltic – Writers’ and Literary Translators’ International Congress (”Internacia Kongreso de Verkistoj kaj Literaturaj Tradukistoj”).

Protokole kaj raporte

Kritikaj kontribuoj

En poezio kaj en prozo

Amika Societo de Kalman Kalocsay

  • Ĝenerala kunveno de la societo estas planata por 13/14 de decembro en 2008 en Budapeŝto.
    Provizora aferzorganto estas d-ro Máthé Árpád

  • Forpasis Ada CsiszárEn la lasta semajno de novembro forpasis Ada Csiszár, la precipa prizorganto de la spirita kaj materia heredaĵo de Kálmán Kalocsay. "Omaĝe al Kálmán Kalocsay" - per la titolo de ŝia okvoluma verko ni povus resumi la esencon de la esperantista agado de Ada Csiszár, kiu forpasis 77-jara en Budapeŝto. Esperantisto kvardek jarojn, ŝi ja aktivis divers-postene en la movado, i.a. kiel sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1983-89), sed ŝi estos precipe memorata kiel gardantino de la Kaloĉaja fajro. Ŝi kunfondis Kalocsay-memorĉambron en ties naskiĝvilaĝo Abaújszántó en 1983, kaj samjare iniciatis "Internacian Komitaton por Honoro al K. Kalocsay". Por la centa datreveno de Kalocsay, en 1991 ŝi fondis kaj prezidis Amikan Societon de d-ro Kálmán Kalocsay". Ekde tiam, ŝi editoris kaj eldonis 25 volumojn, kiuj prezentis plej diversajn facetojn de Kalocsay. [el Libera Folio]

  • Florkronigo de Kalocsay-busto - Urbo Abaujszántó kaj la miskolca Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos" estimplene invitas Vin por partopreni la Kalocsay-buston florkronigan feston, de la 11-a horo kominciĝantan, je la 22-a de septembro 2007, en Abaujszántó en Hungarion. Plulegu!

  • ASKK 15-jara. La Amika Societo de Kalman Kalocsay estas 15-jara. Antaŭ 15 jaroj, la 30an de novembro, 1991 kunvenis amikoj kaj respektantoj de Kálmán Kalocsay, kaj ili fondis la internacian societon. Krom la omaĝo ASKK celas, ke la spirita heredaĵo de nia E-klasikulo fariĝu komuna trezoro de la esperantistaro.
    La societon la Ĉefurba Juĝistaro (en Budapeŝto) en 1992 oficiale registris en la kultura agadsfero. La societo en 2006 nombras 45 membrojn, 16 personoj estas eksterlandanoj. Interligilo de la membraro estas la periodaĵo FLUGFOLIO. Laŭ voĉdono la ĝisnunaj estraranoj ricevis mandaton por la sekva kvinjara periodo. Nome:
    Ada Csiszar prezidanto
    D-ro Apad Mathé sekretario
    Barnabas Batta vicprezidanto
    Istvan Mészaros vicprezidanto
    Blazio Wacha vicprezidanto.
    (Komunikis B. Wacha, vicprezidanto kaj membro de EVA)

  • EVA fieras anonci, ke ekde marto 2005 ĝi inaŭguris kunlaboron kun la Amika Societo de Kálmán Kalocsay (ASKK). Vi trovos apartan sekcion en la maldekstra menuo de la paĝo, kaj en tiu sekcio vi trovos statuton, tekstojn kaj aliajn informojn pri la vivo de ASKK. Krome vi povos ekscii kiel aliĝi al la Societo por inde honori la klasikulon de nia literaturo. Kiel ĵusan (9.12.2005) aldonon, vi povas legi nun omaĝon de Kalocsay al nia Marjorie Boulton, verkitan en la jaro 1956. Ĝi estis unuafoje publikigita en "Dissemitaj floroj" (Budapest, 2005), la kolekto de nepublikigitaj eroj ame prizorgita de Ada Csiszár (vi povas aĉeti ĝin ĉi tie). Ĝi estu samtempa omaĝo al nia klasika korifeo kaj al nia legenda, ankoraŭ nun aktiva Marjorie, kiu estas i.a. membro de EVA.

William Auld

Forpasoj

  • Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 324 (2009-04-30)
    KURISU Kei, Honora Membro de UEA, forpasis la 18-an de aprilo. Li naskiĝis la 18-an de julio 1910. Esperanton li lernis en 1930, opiniante ke per tiu lingvo eblos progresigi komunismon, je kiu li kredis. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn "Marŝu" kaj "Majo" (1935/36). Pro sia politika agado li pasigis entute kvar jarojn en malliberejo. Antaŭ kaj precipe post la milito li uzis Esperanton por ampleksa korespondado kun eŭropaj kaj ĉinaj esperantistoj. Jam ne plu komunisto, li dum la kvindekaj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia lando. Li japanigis multajn ĉeĥajn ĉefverkojn, i.a. "La brava soldato Ŝvejk" de J. Hašek kaj "Milito kontraŭ salamandroj" de K. Čapek. De 1959 ĝis 1961 li estis en Prago universitata lektoro pri la japana lingvo.

    Kurisu tradukis japanen ankaŭ el Esperanto: "La danĝera lingvo" de U. Lins (1975) kaj "Tempesto super Akonkagvo" de T. Sekelj (kun sia filo Akane, 1990). En 1979 li iniciatis la fondon de Societo por Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis. Li verkis japanlingve tre multajn artikolojn en japanaj periodaĵoj pri diversaj temoj, laste ankaŭ pri sia vivo, en kiu tiom rolis la fruktoj de Esperanta korespondado. En 1991 li iĝis Honora Membro de UEA. 85-jara li debutis kiel Esperanto-verkisto, gajnante per eseo en la Belartaj Konkursoj de UEA la Premion Luigi Minnaja. Dum la 92-a UK en Jokohamo (2007) li kaptis la atenton de ĉiuj kongresanoj per vigla parolado, en kiu li alvokis, ke la esperantistoj pli multe subtenu la Esperantan literaturon.

  • La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.
    Ni volas omaĝi lian memoron per lia poemo

    Johán Valano

    HAVENA NOKTO

    Stratoj kurbaj
    havenurbaj
    en la fikvartalo
    rampas volve
    aĉe polve
    sub la luna palo.

    Jen el domo
    stumblas homo
    sur pavimon kraĉas
    kaj zigzage
    tange-vage
    en nebulon paŝas.

    La senbruo
    de l' malfruo
    pezas malbonfame
    nubo sala
    kaj vuala
    kovras ĉion same.

    Dio, kiu
    estas tiu
    kiu veas fone
    ĉe la kajo
    kun malgajo
    per-akordione?

    La retejo Edukado.net starigis kondolenc-paĝon memore al li.

  • La 27-an de januaro, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow. Don Harlow aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (nun Esperanto USA) kaj kiel redaktoro de ĝia gazeto Esperanto USA. Li estis konata ankaŭ kiel verkisto, tradukisto, recenzisto, kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, kaj li kreis grandan retan kolekton de Esperanto-literaturo.
    Ekde la pasinta jaro, ekzistas la premio Harlow, kiu estas aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis establita omaĝe al la multjara laboro de Don Harlow por la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado. [El Libera Folio]

  • Forpasis Wouter Pilger, EVA-membro, kaj ni memoras lin per lia poemo "Mia ĉio" premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1967.

Diverse

  • Renato Corsetti (UEA-prezidinto) informas ke burunda juna verkisto, ankoraŭ ne tute certa pri la lingvo, serĉas spertan esperantiston, kiu pretas relegi lian verkon: KOMPATINDA AVENTURO DE NYANTORE I, kaj korekti ĝin. Temas pri 70 paĝoj. Interesiĝantoj, bonvolu kontakti ilin: Nsabiyumva Eric kaj Renato Corsetti

  • Ie "en granda angla urbo ĉemara" sveda vojaĝanto trovas, post strangaj aventuroj, palacon kie loĝas japano kaj liaj filinoj - sed en Japanio estas nun la lasta fazo de la ŝogunejo, kiam neniu japano rajtas forlasi sian landon, kaj tre malmultaj eksteruloj rajtas eniri ĝin. Ĉi tiu viro spitis tiun leĝon, por komercadi en eksterlando. Sed li ĵus ricevis, de sia feŭda mastro ankoraŭ en Japanio, leteron kun ordono...
    En sia rakonto "La palaco", la sveda verkisto Carl Jonas Love Almqvist (1793-1866), pritraktas - en la romantikisma stilo de sia tempo - la problemon de ribelo kaj obeo, kaj la renkonton de tre malsamaj kulturoj.
    La libro estas aĉetebla ĉe Lulu, same la antaŭa Almkvist-eldono "Ormuzdo kaj Arimano"; ĉiuj ĉi Lulu-eldonaĵoj de nia membro Gunnar Gällmo troviĝas ĉe http://stores.lulu.com/gunnargallmo.

  • Litova ĵurnalista asocio kaj Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni tutmondan kongreson de esperantistoj-ĵurnalistoj en ĉefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008. Ĉeftemo de la kongreso: "Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto". Kongreso ankaŭ ligiĝos al Internacia Jaro de Lingvoj kaj al proksimiĝantaj 1000-jariĝo de Litovio en 2009 kaj al Vilnius kiel Eŭropa kultura ĉefurbo en la sama jaro. Plulegu!

  • Aperis "Neokazinta amo", la nova novelaro de Lena Karpunina.

  • Ĵus aperis ruslingve la romano de Mikaelo Bronŝtejn "Dek tagoj de kapitano Postnikov", kiel plifrue anoncis Libera Folio.
    Eblas aĉeti ĝin ĉe UEA.

  • Ni ĵus publikigis la liston de la Esperantaj Eldonejoj

  • Ĵus aperis: "Ordeno de Verda Plumo". La libro mendeblas ĉe la eldonejo aŭ ĉe Universala Esperanto-Asocio.

    Ordeno de Verda Plumo
    Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj
    Kompilis: Josip Pleadon

    Eldonis kaj presis: GRAFOKOM, D(j)urd(j)evac, 2006
    kunlabore kun EVA

    ISBN 953-96975-5-7

  • "Distre-libere", poemaro de Carmel Mallia aĉeteblas ĉe UEA.

  • Esperanta literaturo en la reto - serĉebla!
    Donald Harlow jam de pluraj jaroj prizorgas retan bibliotekon pri Esperanta literaturo, t.e. plurmil-membran ampleksan liston de ligoj al originalaj aŭ tradukitaj literaturaj materialoj.
    Por simpligi la serĉadon kaj trovon de iu konkreta verko, Sebastian Hartwig komencis transformi la liston al datenbazo. Ĝis nun estas preta la parto de "originala literaturo", kaj la provizoran serĉilon oni povas trovi ĉe: http://www.esperantoland.org/literaturo/
    (laŭ inf. de [soc.culture.esperanto])

  • Borges en Esperanto. La eldonejo Sezonoj planas aperigi volumon kun elektitaj verkoj de Jorge Luis Borges, sub la redakto de István Ertl kaj lingva kontrolo de Antonio Valén. Kunlaboras en la projekto i.a. Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Liven Dek, Kris Long, Higinio García, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua kaj Francisco Veuthey. Specimenon en la traduko de Jorge Camacho vi povas legi ĉi tie.

  • Literaturaj programoj en Choisi-Le-Roy (5-6 februaro 2005), kun partopreno de Spomenka Štimec. Legu la raporton!

  • Nia nova membro Ulrich Becker informas: «Aŭtoroj kaj tradukantoj kun interesaj verkoj, kiuj serĉas eldonejon, povas viziti la sekvan ligon: http://www.librejo.com/autoroj.html. Tiuj reguloj estas nur bazaj, kaj povas esti ŝanĝataj laŭ interkonsento. Sed, principe, nia eldonejo Mondial (Novjorko) ĉiam estas interesita en novaj, interesaj libro- aŭ kompaktdiskaj projektoj.»

  • La Fajszi-kolekto, unu el la plej grandaj kolektoj da esperantlingvaj libroj en la mondo, troviĝas en la hungara Landa Fremdlingva Biblioteko. Legu detalojn en la artikolo de du Ertloj, patro kaj filo.

  • Pri aliaj kaj malnovaj informoj legu nian paĝon pri la Iniciatoj de EVA!


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)