zamenhof.jpg





Aŭguro per moneroj, de Pu Songling (1640-1715)

tradukis Guozhu



Xia Shang estis loĝanto de Hejian. Lia patro Xia Dongling, kiel riĉulo, vivis lukse kaj disipe, ekz-e, ĉiufoje kiam li manĝis pasteĉojn, emis forĵeti la randojn de la faruna eksteraĵo senorde kuŝantaj surtere. Ĉar Xia Dongling havis korpon kaj grasan kaj korpulentan, oni moknomis lin "Generalo kiu emis forĵeti pasteĉrandojn". En sia maljunaĝo, Xia Dongling fariĝis tre malriĉa. Ĉiutage, post kiam li tagmanĝis, li eĉ ne sciis kie li povos trovi la vespermanĝon. Maldikiĝis al li ambaŭ brakoj, kaj la malstreĉa haŭto malsupren pendis kvazaŭ sako, sekve oni donis al li novan moknomon "Almozpetanta bonzo", aludante pri la pendanta sako. En la fino de sia vivo Xia Dongling diris al sia filo:
"Mia senbrida disipemo ofendis al la ĉiela dio, tial mi devas morti en malsato kaj frosto. Nun mi esperas ke vi alte taksu la feliĉon, diligente laboru por kovri miajn kulpojn!"
Bone obeante la averton de sia patro, Xia Shang tenis sin sincera kaj honesta. Li persone kamplaboris por sin vivteni, tial la samlokanoj tre estimis lin.
Iu riĉa maljuna avo, simpatiante pri lia malriĉeco, proprainiciative pruntdonis al Xia Shang iom da monoj ke li praktiku negocon. Sed Xia Shang ofte gajnis nur malprofiton kiu eĉ perdigis la kapitalon.
Hontante, ke li ne povis redoni la pruntitan monon, Xia Shang petis ke li fariĝu servisto de la maljuna avo. Sed tiu ne konsentis.
Ege maltrankvile, Xia Shang forvendis ĉiom da siaj bienoj kaj domo, kaj vizitis al la maljuna avo por redoni la monon.
Sciinte la fakton post pridemandoj, la maljuna avo sentis ankoraŭ pli grandan simpation al Xia Shang kaj li reaĉetis ĉiom da liaj bienoj kaj domo malgraŭ la propra volo de Xia Shang.
La maljuna avo eĉ pruntdonis al Xia Shang ankoraŭ pli multe da monoj por ke li komercu.
Sed Xia Shang rifuzis, dirante:
"Mi ne kapablas repagi eĉ dekkelkajn taelojn da arĝento al vi. Kion fari, se mi havos tiom multe da ŝuldo ke mi devos repagi eĉ kiel azeno aŭ ĉevalo en mia estonta vivo?"
La maljuna avo do alvokis alian komerciston ke li estu kompano de Xia Shang en negocado.
Post kelkaj monatoj, kiam Xia Shang revenis de negoco, post kalkulo li konstatis ke ĉifoje li nur ne suferis malprofiton.
La maljuna avo do rifuzis akcepti de li interezon kaj instigis lin daŭrigi la negocadon.
Post pli ol unu jaro, Xia Shang gajnis tiom multe da profito ke liaj riĉaĵoj kaj varoj plenigis ĉaron. Sed, kiam li veturis en sia revena vojaĝo sur rivero, lin trafis uragano. Apenaŭ renversiĝis lia ŝipo kaj duono de liaj varoj perdiĝis.
Reveninte, Xia Shang kalkulis kion li ankoraŭ posedis kaj trovis ke tio proksimume sufiĉis por repagi la kapitalon al la maljuna avo.
Xia Shang do diris al la komercisto:
"Se la ĉielo destinis min resti malriĉa, kiu do ankoraŭ povus min savi? Ĉifoje vi suferis mian kompromiton!"
Kaj li kontrolis ĉiujn siajn kontlibrojn, donis ilin al la komercisto kaj mem humile retiriĝis for.
La maljuna avo volis ankoraŭfoje devigis lin komerci, sed Xia Shang kategorie rifuzis kaj revivtenis sin per agrikulturado same kiel antaŭe. Li ofte bedaŭris pri si mem, dirante:
"Vivante en la mondo, ĉiu homo ja havas laŭ antaŭdestino kelkajn jarojn da ĝuado, sed kial mi ĉiam restu tiel misfortuna?"
Okaze venis el fremda loko sorĉistino, kiu scipovis aŭguri per moneroj pri fortuno de homoj, kaj Xia Shang respektplene vizitis al ŝi.
La sorĉistino estis maljuna avino. Ŝi loĝis en tre delikata kaj pura ĉambro, kie estis starigita kulttabulo de dio kun ĉiam bruligitaj incensoj.
Post kiam Xia Shang eniris la ĉambron kaj riverencis al la dia kulttabulo, la sorĉistino postulis de li monoferon.
Xia Shang donis al ŝi cent monerojn, kiujn la sorĉistino ĉiom enmetis en lignan tubon.
Tenante la lignan tubon ŝi surgenuiĝis antaŭ la dia kulttabulo kaj skuis la tubon sonoranta kvazaŭ preĝante por peti la loton de signiloj. Post momento, ŝi leviĝis, elverŝis la monerojn en siajn manojn kaj vicigis ilin unu post la alia sur la tablo.
La regulo de ŝia divenado estis jena: La fronta flanko kun ideogramo de la monero signifas misfortunon, dum la dorsflanko kun desegno de la monero signifas favoran fortunon.
La sorĉistino kalkulis kaj trovis ke ĝis la 58-a ĉiuj moneroj montris sian frontan flankon, sed la sekvantaj moneroj senescepte montris sian desegnan dorsflankon.
La sorĉistino ekdemandis al Xia Shang:
"Kiomjara nun vi aĝas?"
"28-jara." respondis Xia Shang.
La sorĉisitino ekskuis sian kapon, dirante:
"Ho, estas ankoraŭ tre frue! Nun vi travivas ankoraŭ la sorton heredigitan de via antaŭulo, sed ne vian propran sorton. Nur je la 58-a jaro vi komencos travivi vian propran fortunon kaj ekde tiam nenio plu ĝenos vin!"
"Kio estas la sorto de la antaŭuloj?" demandis Xia Shang.
"Se la antaŭuloj faris bonojn kaj mem ne plene ĝuis sian feliĉon, tiam iliaj posteuloj kiel heredantoj povus ĝui la nefinitan feliĉon." respondis la sorĉistino. "Male, se la antaŭuloj havis malbonfarojn kaj mem ne likvidis la ŝulditan malfeliĉon, tiam iliaj posteuloj ankaŭ devis suferi la nefinitajn mizerojn. "
Kalkulante per fingrumado, Xia Shang diris:
"Post ankoraŭ 30 jaroj mi jam estos kadukaĝa kaj baldaŭ enĉerkigota!"
"Antaŭ via 58-a jaro okazos ioma favoro de fortuno por 5 jaroj, vi povos fari ion, sed finfine vi ne povos apenaŭ eskapi de malsato kaj frosto. Tamen, en via 58-a jaro, certe okazos ke grandnombra riĉaĵo venos al vi per si mem, necesos via nenia penado. Ĉar dum via tuta vivo vi faris nenian kulpon, tial, kredu, sinjoro, vi havos nefinĝueblan feliĉon eĉ en via venonta vivo!"
Adiaŭinte al la sorĉistino, Xia Shang revenis sian hejmon kun koro duonkredanta kaj duondubanta. Sed li nur tenis sin ŝlemilo, havanta nenian pretendon pri riĉaĵo.
Tiel venis lia 53-a jaro, Xia Shang zorgeme observis ĉian simptomon.
Tiam estis sezono por printempa plugado, sed Xia Shang malsaniĝis je malario kaj ne povis plugi sian kampon. Post kiam li resaniĝis, okazis granda senpluveco. Velkmortis ĉiuj planidoj frue plantitaj.
Pluvo okazis nur en frua aŭtuno. Tiam Xia Shang havis nenian alian semon, kaj li plantis do en siaj kelkaj muoj da kamparo senescepte grenoj. Sekvis ankoraŭ sekegeco. Mortis duono el fagopiro, fabo kaj similaj, sed restis sekura nur la greno, kiu kreskis, dank' al nutro de sekvanta pluvo, tiel prospere ke la produktkvanto duobliĝis.
La sekvan printempon okazis granda malsato, sed la familio de Xia Shang sukcese savis sin eskapinte de la malfeliĉo. Pro tio Xia Shang ekkredis je la antaŭdiro de la sorĉistino. Li pruntprenis de la maljuna avo iom da kapitalo, kaj, ĉiufoje, post fina kalkulo li ĉiam trovis gajnon de negranda profito. Iuj konsilis ke li entreprenu pli grandan negocon, sed Xia Shang neniam konsentis.
En sia 57-a jaro, Xia Shang hazarde riparis muron de sia domo kaj fosis el la tero feran kaldronon renverse metitan. Kiam Xia Shang formovis la kaldronon, vidiĝis blanka gaso kiel vato. Timigite Xia Shang ne kuraĝis malkovri la kaŝaĵon.
Post momento, la blanka gaso formoviĝis kaj malkovriĝis granda vazo plena de arĝentoj. Xia Shang kaj lia edzino kune transportis tion en sian domon kaj pesinte ili trovis sume 1325 taelojn da arĝento.
Ĉar la riĉaĵo venis iom pli frue ol la antaŭdirita jaro, la geedzoj Xia subdiris ĉu la aŭgurarto de la sorĉistino iom eraris?
Edzino de najbaro de Xia Shang vizitis la domon de Xia Shang kaj subvidis la elfositan arĝenton. Reveninte hejmen la virino rakontis tion al sia edzo.
Bruligite de flama envio la najbaro ŝtele denuncis tion al la guberiestro.
La guberniestro estis tre monavida kaj li senprokraste arestis Xia Shang por eltordi de li la arĝenton.
Edzino de Xia Shang intencis kaŝi duonon de la sumo, sed Xia Shang ne konsentis, dirante:
"Se ni restigos la riĉaĵon kiun ni ne meritas havi, tio certe venigos al ni malfeliĉon." kaj eldonis ĉiom da arĝento senrezerve.
Sed la guberniestro, ricevinte la arĝenton, ankoraŭ dubis ĉu Xia Shang kaŝis ĉiom, kaj li postulis devigante ke Xia Shang aldonu ankaŭ la vazon. La guberniestro ordonis reenmeti la arĝenton en la vazon, konstatinte ke la arĝento ĝuste plenigis la vazon, nur tiam la guberniestro liberigis Xia-n.
Post nelonge, la guberniestro promociiĝis al asistanto de la prefekto de Nanchang.
Forpasis ankoraŭ unu jaro, pro negoco Xia Shang veturis al Nanchang, kaj informiĝis ke la monavida guberniestro jam mortis. Tiam la edzino de la mortinta guberniestro preparis sin por reveni al hejmloko kaj volis vendi krudajn kaj pezajn objektojn, inter kiuj troviĝis kelkaj korboj da uruŝio. Opiniante la prezon de la uruŝio malkara, Xia Shang aĉetis tion.
Reveninte hejmen Xia Shang trovis ke unu korbo likis. Li transverŝis la uruŝion al alia ujo kaj ektrovis ke en la korbo troviĝis du ingotoj da arĝento. Xia Shang do kontrolis la ceterajn korbojn kaj trovis samon en ĉiuj korboj. Interŝanĝinte ilin en arĝento Xia Shang trovis ke la sumo ĝuste estis tiom, kiom li mem elfosis lastajare el la tero.
Pro tio Xia Shang fariĝis riĉa elsaltulo kaj li pli malavare kaj filantrope monhelpis al malriĉuloj. La edzino admonis ke li konservu la riĉaĵon por heredigi al sia idaro, kaj Xia Shang respondis: "Mi faras tion ĝuste por heredigi feliĉon al mia idaro."
Tiu denuncinta najbaro poste fariĝis tiel malriĉa kiel almozulo. Li volis peti helpon de Xia Shang, sed sentis konsciencriproĉan honton.
Informiĝinte pri tio, Xia Shang diris:
"Tion, kio okazis en pasinteco, kaŭzis la ankoraŭ ne alveno de mia fortuno, kaj la dioj fantomoj decidis iom forperdigi al mi la riĉaĵon pere de via mano, je kio do vi kulpis?"
Kaj li donis monhelpon al la najbaro, kiu estis kortuŝita ĝislarme.
Poste, Xia Shang vivis ĝis grandaĝo de sia 80-a jaro. Lia idaro heredis lian riĉaĵon kaj dum pluraj generacioj ne dekadencis.
Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)