diakomedio.jpg





Nobel-kandidato de ALE

Baldur Ragnarsson

Baldur RagnarssonBaldur Ragnarsson, islandano, naskiĝis en 1930. Fakulo pri islanda kaj angla lingvoj, gimnazia instruisto, ministeria prizorganto de reviziado de la instruado de la islanda lingvo en la lernejoj kaj lerneja ĉefinspektoro de 1962 ĝis 1967, emerito post 2000.
En Esperanto li verkis du ĉefajn poemarojn (Ŝtupoj sen nomo, Stafeto, 1959; Esploroj, Stafeto, 1973), recenzojn kaj ampleksajn eseojn (inter kiuj La poezia arto, Iltis, 1988) kaj abunde tradukis, ĉefe el la islanda. Ano de Islanda Verkista Asocio, li krome verkis multajn faklibrojn en la islanda.
Li lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949 kaj multe okupis sin ĉiam poste pri verkado kaj tradukado en Esperanto. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA de 1975 ĝis 1985. Akademiano ekde 1979, Li ankaŭ aktivis movade kiel estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko de 1980 ĝis 1986 kaj vicprezidanto de UEA de 1980 ĝis 1983.

Legu:


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)