leonardo.jpg





Giacomo Leopardi: La senfineco

L'infinito

La senfineco

Ĉiam kara mi trovis tiun deklivon solecan
kaj tiun heĝon, kiu forbaras la rigardon
al tioma parto de la plej fora horizonto.
Side kaj rigarde mi perceptas enpense
senfinajn spacojn transe, kaj silentojn
pli ol homecajn, kaj plej profundan kvieton,
kie la koron ektuŝas teruro. Kaj aŭdante
la venton susuri tra la plantoj mi komparas
plue tian voĉon kun tiu senfina silento.
Kaj envenas mian menson la eterneco,
kaj la mortaj sezonoj, kaj la nuntempa
kaj vivanta kaj ĝia sono. En tiu dimensio
vastega dronas miaj pensoj; kaj estas dolĉa
al mi la pereo de mia ŝipo en tiu maro.

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)