diakomedio.jpg





Arkivo de la EVA-anguloj

aperintaj en "Esperanto" de UEA ekde julio-aŭgusto 2004

Serve al literatura memoro

Ekde julio-aŭgusto 2004, la revuo Esperanto de UEA regule aperigas rubrikon de ni prizorgatan, en kiu oni mallonge skizas la vivon de esperantlingva verkisto kaj oni donas specimenon de lia arto.

Dank' al ĉi tiu iniciato, multaj esperantistoj ekkonis aŭtorojn forgesitajn aŭ ne plu bone konatajn, kaj eble ankaŭ ricevis stimulon al pli detala informiĝo pri unu el niaj verkistoj aŭ pri nia literaturhistorio ĝenerale. Tiu tasko estas aparte grava por movado, kies kultura memoro estas esenca al ĝia pluekzisto mem.

Pormomente ni disponas je vere malgranda spaco, sed ĝi povos eventuale kreski se kreskos la intereso de la legantoj. Gravaj aŭtoroj kompreneble meritas pli da spaco, kaj do povas esti, ke al kelkaj el ili ni dediĉos pli ol unu angulo.

En ĉi tiu paĝo ni kolektos ĉiujn aperintajn angulojn, por ke vi povu ĝui ilin mal-disere.

Bonan legadon kaj mediton!

Julio-aŭgusto 2004: Eŭgeno Miĥalski
Oktobro 2004: Reto Rossetti
Novembro 2004: Lajos Tárkony
Decembro 2004: Julio Baghy
Januaro 2005: Hilda Dresen
Marto 2005: Nikolai Hohlov
Aprilo 2005: Stanislav Schulhof
Majo 2005: G. E. Maura
Julio-Aŭgusto 2005: Clarence Bicknell


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)