leonardo.jpg





Hilda Dresen

El: «Vintra luno»

Ankaŭ en la ĉambron falas luna brilo tra l’ kurtenoj:
kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar’.
Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
kaj fantome kvazaŭ glitus la lunlum’ laŭ la klavar’.

Nun la mildaj rememoroj forviŝiĝas de l’ animo:
la lunbrilo froste morta ŝajnas pleni je danĝer’,
inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝis mi sub nigra ter’.

Hilda Dresen (1896-1981) naskiĝis kaj vivis en Estonio, kaj multe tradukis el la estona, el la rusa kaj el la germana literaturo. Ĉi tiu lasta lasis sian spuron ankaŭ en ŝia originala produktado, kiel en la supraj versoj, en kiuj la ĉiutagaj «senvivaj» objektoj ŝajne partoprenas en la poeta mortosento. La originalaĵoj de Hilda Dresen aperis en «Dekdu poetoj» (1934).

En Libera Folio aperis artikolo de Baldur Ragnarsson pri ŝi: Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)