diakomedio.jpg





Premio EVA-Edistudio

En 1996 EVA kaj la eldonejo Edistudio revivigis la iaman kontrakton, ke EVA pere de komisiono elektu iun originale en Esperanto verkitan tekston (prefere estu romano aŭ rakontaro), kiun poste aperigos Edistudio.
Do, Esperanto-aŭtoroj: ek al la verkado! Ne estas tema limigo; la verko devas esti sufiĉe ampleksa por memstara eldono, sed aliflanke ne superu 200 paĝojn en normala preso.
La estraro de EVA starigas juĝokomisionon, kies konsiston oni poste diskonigos.
Sendu vian verkon al la sekretario (Spomenka Ŝtimec, Nova Ves 87, HR 10000 Zagreb, Kroatio); sendu, sub kaŝnomo, en du ekzempleroj kaj aldonu blankan koverton markitan per via kaŝnomo, kiu enhavu vian veran nomon kaj adreson. EVA plusendos la verkojn al la juĝkomisionanoj, kiuj decidos pri la premio. Rajtas konkursi ĉiu esperantisto. Monan rekompencon al vi ni bedaŭrinde ne povas oferti, nur publikigon de la premiita verko.

Verkoj premiitaj:

En 1989: Manjo Austin - Insulo de revoj
Aperis en 1989.
En 1990: Tibor Sekelj - Ĝambo Rafiki / karavano de amikeco tra Afriko
Aperis en 1991.
En 1991: Gerrit Berveling - Fadenoj de Amo
Aperis en 1998.
En 1996: Poul Thorsen - Stokita vino
Aperis en 1996.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)