diakomedio.jpg





Nikolai Hohlov

El: «Eŭropo»

 

Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon,
en kiu nova sango trafluos nian koron;
ankoraŭ kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj –
kaj kun la mirtaj branĉoj pilgrimos blankaj idoj,

kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj
trasenti la hontigan brutecon de la patroj,
starigi novan mondon de l' paco kaj libero,
proklami la Laboron reĝino de la tero...


 

Tempestas la mistikaj abismoj de l' animo,
sed jam vidiĝas lumo en nova malproksimo;
obee donas vojon laciĝo kaj miopo
al kredo de l' estonto de la patrin' – Eŭropo.

 

Nikolai Hohlov (1891-1953), ruso, loĝis plejparte en Moskvo. Li aktivis en la vigla loka  movado post la unua mondmilito. Lian ĉefan verkon, «La tajdo» (1928), karakterizas muzikplena liriko kaj larĝspira sento pri la fluo de la historio.
Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)