leonardo.jpg





G. E. Maura

El "En konko de vintro"

Suno tra muslino lunas;

en la herb’ eĉ ne leporo

min amike orelumas;

akvojn stompas jam vaporo.

 

Flavas la kronaĵ’ folia.

Plu hirundoj ne atendis.

Ankaŭ en animo mia

la fontanoj eksilentis.

 

[…]

 

Falu, ho neĝo, falu en longaj flugoj glitaj

sur la rigidon de la dezertaj horizontoj,

sur la sordidojn urbajn, niajn sekretajn hontojn,

kaj la okulojn vakajn de l’ popoloj murditaj! »

 

Gaston Waringhien (1901-1991), franco, estis unu el la plej grandaj prozistoj kaj vortaristoj de nia historio; pinto de lia aktiveco estis la Plena Ilustrita Vortaro (1970), sed oni ne forgesu lian redaktoradon de «Literatura Mondo» kaj, kiel ĉefredaktoro, de «La Nica Literatura Revuo» (parte legeblaj en interreto: vidu la ligojn en la EVA-paĝo). Li kunlaboris kun Kalocsay en multaj epokfaraj publikaĵoj («Parnasa Gvidlibro», «Plena analiza gramatiko»). Tamen li ankaŭ aktivis kiel mirinda poeto, kaj sub la pseŭdonimo G.E. Maura publikigis la poemaron «Duonvoĉe» (1939 kaj 1963).


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)