zamenhof.jpg





Salvatore Quasimodo tradukita de Baldur Ragnarsson

Salvatore Quasimodo

Salvatore Quasimodo: biografio

el: oficiala ttt-ejo de la Nobel-Premio

Salvatore Quasimodo naskiĝis en Modica, en Ragusa-provinco, Sicilio, la 20an de aŭgusto 1901. Li deziris iĝi inĝeniero, pro tio li vizitis teĥnikan lernejon en Palermo kaj poste la universitaton Politecnico en Romo. Aldone al tio, li lernis la latinan kaj la helenan en la universitato. Ĉiukaze, pro ekonomiaj problemoj li ne povis fini siajn studojn. Li enposteniĝis ĉe la civil-inĝeniera fako de la itala registaro, kaj li estis sendata al multaj lokoj de Italio. En 1930, li publikigis tri poemojn en la avangarda revuo "Solaria", kaj en la sama jaro aperis lia unua poemaro "Acque e terre" (Akvoj kaj teroj). Du jarojn poste, li publikigis "boe sommerso" (Hobojo submergita), en kiu li pruvas esti pli matura poeto. La "poetica delle parole" (la poetiko de la vortoj), kiu estas por Quasimodo la fundamenta kaj praktike senlima difin-unuo, etendiĝas tra lia unua libro. Dum tiu ĉi koncepto plu servas kiel bazo por "boe sommerso", la ĉefa intereso de tiu ĉi kolekto kuŝas en la ritma aranĝado de la vortoj ĉirkaŭ lirika kerno. En ambaŭ ĉi verkoj kaj la postaj, Sicilio estas konstanta elemento, faktoro ĉiam ĉeestanta.

Inter 1930 kaj 1938, kiam li forlasis sian postenon, li ekkonis multajn elstarajn aŭtorojn kaj pentristojn. En 1938 li iĝis redaktoro ĉe la semajna revuo "Tempo", kaj tri jarojn poste oni nomumis lin por la katedro pri itala literaturo ĉe la milana konservatorio "Giuseppe Verdi".

Dum la 1930aj jaroj, Quasimodo estis la gvidanto de la "hermetisma" poeziskolo; tamen, ĉe la apero de lia traduko "Lirici Greci" (grekaj lirikistoj) en 1940, iĝis tre klare, ke lia direkto ne estas plu plene laŭ la linio de tiu grupo. En "Nuove Poesie" (Novaj Poemoj), 1942, Quasimodo rivelas kaj la influon de la klasika stilistiko kaj grandiozan komprenon de la vivo ĝenerale. Liaj sekvaj tradukoj, kiuj varias de la grekaj kaj latinaj poetoj (Sofoklo, Esĥilo, Eŭripido, Ovidio, Vergilio, ktp) al Shakespeare kaj Molire kaj dudekjarcentaj verkistoj (Neruda, e.e. cummings, Aiken, ktp), reflektas lian plenan aprezon de la originalaj verkoj kaj same lian modernan guston kaj sentemon.

Dum la dua mondmilito, Quasimodo spertis la bezonon de la poeto senti sin unu kun la popolo kaj deklari tion en propraj poemoj. Laŭ li la rolo de la poeto en la socio estas necese esti aktiva ulo; li devus dediĉi sin mem kaj sian talenton al nuntempaj bataloj. Tia vidpunkto unue esprimiĝis en "Giorno dopo giorno" (Tagon post tago), 1946, kaj "La vita non un sogno" (La vivo ne estas sonĝo), 1949.

Postaj verkoj de Quasimodo montras la ŝanĝiĝon de individuismo al soci-sento, kaj krome evidentigas la pozitivajn karakterizojn de vivo eĉ en mondo kie la morto estas ĉiea timo. En "La terra impareggiabile" (La senkompara lando), 1958, Quasimodo elokvente strebis fandi vivon kaj literaturon; li evoluigis novan lingvaĵon, kiu koincidas kun la novaj aktivaĵoj de la homo kaj ĉiam-etendiĝanta esplorado.

Gajninto de multaj literaturaj premioj - en 1953, ekzemple, kune kun Dylan Thomas, li ricevis la Internacian Premion Poezian Etna-Taormina -, Quasimodo mortis en Napolo la 14an de junio, 1968.


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)