leonardo.jpg





Salvatore Quasimodo: Ridas la pigo, nigra sur la oranĝujoj

Ride la gazza, nera sugli aranci

Ridas la pigo, nigra sur la oranĝujoj

Eble tio plej vere signas la vivon:
ĉirkaŭ mi infanoj kun leĝeraj
movoj de la kapo dancantaj en ludo
de kadencoj kaj voĉoj trans la herbejon
ĉepreĝejan. Pieco de la vespero, ombroj
reŝaltitaj sur la herbo tiel verda,
plej ĉarmaj en la fajro de la lumo!
Memoro koncedas al vi mallongan dormon;
sed nun, vekiĝu. Vidu, kirliĝas la puto
por la unua tajdo. Jen estas la tempo;
ne plu la mia, brulintaj, distancafektaj ŝajnaĵoj.
Kaj vi, vento de la sudo densa de oranĝfloroj,
pelu la lunon kie dormas infanoj
nudaj, trudu la ĉevalidon al la kampoj
humidaj post la spuroj de ĉevalinoj, malfermu
la maro, levu la nubojn disde la arboj;
nun la ardeo sin movas akvodirekten
kaj lante snufas la koton inter la dornoj,
ridas la pigo, nigra sur la oranĝujoj.

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)