zamenhof.jpg





Salvatore Quasimodo: Koloroj de pluvo kaj de fero

Colore di pioggia e di ferro

Koloroj de pluvo kaj de fero

Vi diris: morto, silento, soleco;
kiel amo, vivo. Vortoj
de niaj imagaĵoj provizoraj.
Kaj la vento sin levis leĝera ĉiumatene
kaj la sezono kolorita de pluvo kaj de fero
jam pasis sur la rokoj,
sur nia enfermita murmuro de l' malbenitaj.
Ankoraŭ la vero lontanas.
Kaj diru al mi, homo fendita sur la kruco,
kaj vi kun manoj dikaj de sango,
kiel mi respondu al tiuj demandantaj?
Nun, nun, antaŭ ol plenigus l´okulojn
alia silento, antaŭ ol sin levus
alia vento kaj disflorus rusto alia.

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)