Sinkinta hobojo Avara doloro, prokrastu vian donon en ĉi tiu mia horo de sopirataj forlasoj. Hobojo glacia resilabas ĝojon de ĉiamdaŭraj folioj, ne la mian, memoron forprenas; en mi vesperas; la akvo paliĝas sur miaj manoj herbozaj. Flugiloj oscilas en densa ĉielo, efemeraj: la koro migras kaj mi novalas, kaj la tagoj rubo. tradukis Baldur Ragnarsson
Sinkinta hobojo
Avara doloro, prokrastu vian donon en ĉi tiu mia horo de sopirataj forlasoj. Hobojo glacia resilabas ĝojon de ĉiamdaŭraj folioj, ne la mian, memoron forprenas; en mi vesperas; la akvo paliĝas sur miaj manoj herbozaj. Flugiloj oscilas en densa ĉielo, efemeraj: la koro migras kaj mi novalas, kaj la tagoj rubo.
tradukis Baldur Ragnarsson