leonardo.jpg





Giacomo Leopardi: Al si mem

A se stesso

Al si mem

Nun vi ripozos por ĉiam
mia laca kor'. Pereis lasta trompo
de mi kredita eterna. Pereis. Mi tion
bone sentas, estingiĝis en ni
ne nur l' espero de karaj trompoj,
sed ankaŭ la deziro por tiuj. Ripozu
por ĉiam. Sufiĉe vi batadis. Nenion
meritas viaj movoj, nek indas la tero
je suspiroj. Teda kaj amara la vivo,
neniam io ajn; koto la mondo.
De nun kvietu. Despero por lasta fojo.
Al nia gento nur morton la fato
destinis. Malestimu nun
vin mem, la naturon, la brutalan povon
kiu, sekrete, pri la komuna doloro
ordonas, kaj vanecon senfinan de ĉio.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)