zamenhof.jpg





La Kafka-paradigmo, de István Kemény

el la hungara tradukis István Ertl




En la jaro 45 antaŭ Hitlero (ĉe la jarcentŝanĝo) la mondo ekstatis tia, ke Franz Kafka povis loĝi en ĝi. En 45 p.H., hodiaŭ do, valoras la penon eltrovi kaj inventari la neston de tiu magra, nigra mutaciulo. La unua afero, kiun ni trovas, estas la kadavro de la posedinto mem. Lia morto evidentas: estaĵo vultur-tipa, li estus devinta vivteni sin konsumante mortintajn bestojn, sed la kadavrojn li nur portadis en sian neston, rigardis ilin kaj naŭziĝis. Li ne havis parulinon, do apetiton ankaŭ ne. Tamen ĉiu kadavro estis por li biologia bezonaĵo, kaj ĉiujn kadavrojn li eltrovis, li malpovis erari, purigadis li la mondon. Li fariĝis preskaŭ reĝo inter vulturoj aŭ preskaŭ Kristo inter homoj. Mutaciulo, li malhavis ŝancon por ambaŭ.
La fakliteraturo devas nomi tiun ĉi estaĵon la «Kafka-paradigmo». En plej vasta senco, la tuta arto en Eŭropo (de blankuloj) estas Kafka-eca en la jarcento ĉirkaŭanta la morton de Hitlero. La scienco de ĉi jarcento havigis al la homo la plej perfektan memkonon de la mondhistorio, sed sen aldona memfido. Ĉio, kion atingis tiu scienco, estas ke ne ekzistas iu krom ni en la spaco (3 dimensioj). Jen kion povis atingi ankaŭ Kafka kaj liaj sekvintoj. Sed ili eĉ ne povis restrikti tion al la spaco, ĉar ankoraŭ ne temis pri praktika ekzistivo de aliaj dimensioj. Restis por ili la konata, neŝanĝebla kaj senespera esto: aktivado, umado en la finiteco. Je kio utilus por ili simboloj de la senfino: rekto kaj cirklo?
Se ni nun konsideras, ke Kafka estis fakte vulturo, tiam li devis – kiel ĉiu familiestro – posedi bastonon kaj ringon. Tiuj posteuloj liaj, kiuj akaparis la bastonon, sekvis iun moralan vojon kiel A. Camus, kiu celis iun heroecan pluekziston sen Dio, eĉ sen heroecaj rolantoj (kiel T. Bernhard). Kiuj ekhavis la ringon de la familiestro, tiuj preferis ekiri estetikan vojon kun nenia heroeco, sed ĝue plonĝante en la problemojn de morto, voluptante pri la nekoneblo (Borges, Cortázar-Antonioni). Ambaŭ vojoj konsolas, kaj la konsolo ĉiam malsufiĉas.
La rekono pri tiu malsufiĉo estas la t.n. «postmoderna» literaturo (arto). Ŝlosila vorto pri ĝi: nervoza «trans-trans-trans» (trans industrio, koneblo, nekoneblo, espero, senespero). Se ĝi estus vere trans tiuj, ĝi ne plu gurdus tiun «trans-trans-trans». Fuĝo de modo al modo. «Ne eblas io alia ol rikani» - skribas iu. Kaj ĉiuj sentas tiel. «Sed rikani ne sufiĉas, nun sekvos la nova seriozo». Kaj ĉiuj sentas tiel. «Postmoderno ne ekzistas. Stultaĵo» - diras alia. Li parolas pri ĝi, do li ne transpasis ĝin. Ja kial ĝuste la postmoderno ne ekzistus? Tiu ĉi konstanta sento de sekundareco?
Sed dum ĉi-ene literaturo baraktas en la kaptilo de postmoderno, en la ekstera mondo elvolviĝas la Hitler-erao. Li beliĝas je biblia monstro, lia ekzemplo instruas singardon. Scienco estas ŝanĝanta dimension: se tiu ĉi spaco estas regata de la morto, ni lasu ilin unu por l’ alia. La mondo pli grandas ol ni pensis.
Kaj samtempe literaturo inventaristas pri la enhavo de kadavroplena nesto. Kafka-paradigmo kaj rifuzo de ĝi, t.e. postmoderno, kune signifas la Kafka-paradigmon. Do, superflue gurdaĉi pri la neceso transpasi ĝin, ĉar tion farante ni restas en ĝi.
Necesas atendi, vivi kaj iom forgesi.

István Kemény (1961) estas unu el la plej gravaj poetoj de sia generacio en Hungario. Li publikigis dekon da libroj ekde 1984. Cxi tiu mini-eseo aperis en 1988 en efemera revuo kiun li kunredaktis (A céh - " La gildo"), sed poste (1994) reeldonigxis en volumo kiu portas la titolon de la eseo mem.
Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)