Kaj se vi de "Hotel' Supramonte" ĉielon vidas vi rigardos virinon en flamo kaj viron sola kaj leteron ja vera dum nokto falsa dum tago kaj ekskuzaj, akuzaj uzojn sen ajn reveno vi nun vojaĝas vivas ridas aŭ vi perdiĝas nur kun via ord' diskreta en la koro kie nun ĉi via amo, kie nun malaperis la amo.
Dank' al di' mi havas buŝon por trinki kaj ne facilas dank' al vi jen boaton por verki, jen trajnon por maltrafi kaj inviton ĉe "Hotel' Supramonte" kie neĝon mi vidis sur vi tuta tiel dolĉe malsata tiel dolĉe soifa pasos for ĉi tiu stacio sen la ĉagreno pasos for tiu pluvo subtila kiel pasas doloro kie nun ĉi via koro, kie nun malaperis la koro.
Mi nun sidas ĉe l' lit' de l' arbaro je via nomo nun la tempo estas viro distrata nun infano dormanta sed se vekiĝe vi plue timas, redonu la manon kiom gravas se mi ĵus falintas se mi malproksimas ĉar la morgaŭo jen tre longa tago sen ajna vorto ĉar la morgaŭo jen malcerta tago el nuboj kaj suno kie nun ĉi via amo, kie nun malaperis la amo.