diakomedio.jpg





Nordio kiel hejmo

de Mauro Nervi. Recenzo al "Lando malekzista" de Edith Södergran

Kelkaj aŭtoroj verkas en minoritata lingvo: kaj nur esperanto donis al multaj el ni la eblecon legi, ekzemple, la ĉefverkojn de Imre Madách (La tragedio de l’ homo, tr. K. Kálocsay, Budapest 1965) aŭ de Adam Mickiewicz (Sinjoro Tadeo, tr. A. Grabowski, Varsovio 1918). Aliaj aŭtoroj verkis minoritate kvankam interne de majoritata lingvo: tia uzado de la germana, ekzemple, karakterizas la verkojn de Kafka. Sed en Edith Södergran (1892-1923) vi ĝuos minoritaton eĉ pli intencan: la poetino verkis en la sveda, sed vivis en Finnlando; ŝi nome apartenis al la svedlingva minoritato de tiu lando. Tio jam destinis ŝian verkaron al granda izoliteco; kaj fakte nemultaj aprecis ĝin dum ŝia vivo, kaj nur postmorte ŝia nomo famiĝis inter svedlingvaj poezi-amantoj.
Edith mem kosciis pri la mallarĝa perspektivo, kiu inkluzivis ĉion, kion ŝi amis kaj prikantis: en la unua poemo de ĉi tiu kolekto arbo, preĝejo, virino estas fermitaj en cirklo, «kiun neniu transpaŝas» (p. 8). La pejzaĝo de Finnlando tre gravas en ŝia poezio: arbaro, lagoj, riveroj, ĉio fandiĝas en spirita komunumo, kiun oni povas samtempe ami kaj rigardi kiel opresan. Ĉi-lasta plej ofte okazas en la plej fruaj poemoj, ekz-e: «Onidire mi naskiĝis prizonita - / neniun vizaĝon mi ĉi tie rekonas» (Mi, p. 11), aŭ: «Mia animo la fremdajn landojn tiom amas, / kvazaŭ ĝi ne havus hejmlandon» (Fremdaj landoj, p. 23). Kaj ankaŭ fremdaj arboj iel estas pli allogaj:
Buntan fruktaron havas arbo fremda,
kun purpuraj pendaĵoj staras arbo fremda
sur sundeklivo kaj milde flustras: […]
Vi vivos fore de via hejmo kaj vi feliĉos.
(Fremda arbo, p. 27)
Sed fine de ŝia mallonga vivo, kiam malriĉo kreskis en postmilita Finnlando kaj la poetino post kelkaj vojaĝoj devis retiriĝi en sia naskiĝurbeto Raivola, la norda pejzaĝo fariĝis inspirfonto tiom intensa, kiom en la samtempaj versaĵoj de Esenin (kies poezio evidente influis ŝin, laŭ mia impreso):
Arboj el mia infanaĝo jubile ĉirkaŭas min: homo!
Kaj herbaro min bonvenigas el lando fremda. […]
Mi trinkas nun saĝon el suka krono picea,
mi trinkas nun veron el seka betultrunko,
mi trinkas potencon el herbeto plej gracila:
granda protektanto etendas grace al mi la manon.
(Hejmenveno, p. 77)
Ĝuste tiu animismo kaŭzas finfine la transformiĝon de la nordia pejzaĝo en tiun «landon malekzistan», kiun la poetino tiom sopiris dum la tuta vivo, kaj kiun ŝi laste trovis en sia poezio mem:
Mi sopiras al lando malekzista,
ĉar ĉion ekzistan mi lacas avidi. […]
Mia vivo iluziis brule.
Sed unu mi trovis kaj unu mi vere malkovris –
La vojon al la lando malekzista.
Ankaŭ la sporadaj Nietzsche-influoj, kiuj instigas ŝin himni al la vivo kaj al anim-grandeco, ne povas malhelpi, ke ŝia niĥilisma vejno fine elmergiĝas, kiel en tiu mirinda lul-kanto, kiu komenciĝas: «Trankvilu, infano mia, ekzistas nenio, / ĉio estas kia vi vidas: arbaro, fum’ kaj fuĝo de reloj.» (Nenio, p. 38). Nenio rezistas, ankaŭ ne pasio, ĉar «ĉiuj lipoj fridiĝas kun la tempo». La mallonga sed kompleta vivo de Edith Södergran plenumiĝis en ĉi tiu «kurioze fulma realo» (Demando, p. 57).
Tiun ĉi unuan tradukon en esperanto ni ŝuldas al la sindediĉo de Sabira Stĺhlberg, kiu ankaŭ prizorgis la interesajn bio-bibliografiajn notojn en la fino. La lingvaĵo estas senmakula kaj elvokas poeziecon ankaŭ manke de perforta neologismemo. La volumo estas bele presita, kun agrabla kovrilpaĝo, kaj preseraroj ŝajne malĉeestas. Rekomendinda atesto pri norda poetino, kies verkaron probable ni malfacile trovus en nacilingvaj tradukoj.

Aĉetu ĉe UEA

Komentario de Maria Sandelin, Svedio:

La lingvaj cirkonstancoj estis pli komplikaj ol la nura fakto ke Södergran estis svedlingvano en Finnlando. Ŝi naskiĝis de finnlandsvedaj gepatroj en Peterburgo, kie ŝi iris al germana lernejo. Kiam ŝi kiel adoleskanto komencis verki poemojn, la plej multajn ŝi verkis en la germana. Post la translokiĝo al Finnlando la familio do loĝis en Raivola en Karelio - tute finnlingva regiono. Cetere ja la sveda en tiu tempo ankoraŭ estis, eĉ se minoritata, do tamen la ĉefa lingvo en la kultura kaj politika vivo.

Rilate la aprezon de ŝia poezio: La svedlingva modernismo estas grandparte sinonima kun finnlandsveda tia - Södergran, Diktonius, Björling. Laŭ la tradicia literaturhistorio, la kritikistoj de ŝia tempo ne komprenis ŝin, sed antaŭ kelkaj jaroj iu esploristo klarigis tiun bildon mito.

Eble la plej grava ero de ŝia biografio estas tio ke ŝi grandan parton el sia mallonga vivo suferis pro tuberkulozo. Tion ne vere eblas pretervidi nek legante ŝiajn poemojn nek priskribante ŝian vivon.

La poezio de Edith Södergran estas tradukita al multaj lingvoj, interalie al la angla, la germana, la hispana, la rusa kaj la pola.


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)