leonardo.jpg





«Mia nomo ne estas sufiĉe poezia»

István Ertl intervjuas Gaston Waringhien

Metuŝelah de la Esperanto-literaturo, la 89-jara Gaston Waringhien loĝis en 1990 sur la 21a etaĝo de giganta loĝturo, meze de la ĉina kvartalo de Parizo. Tiam post telefonvoko li afable konsentis, dum ankoraŭ la sama tago, doni intervjuon al István Ertl.

IE: Giganto de la franca literaturo, Victor Hugo kutimis diri, ke li estas du jarojn pli juna ol lia jarcento. Grandulo en nia Esperanto-verkado, Vi aĝas nur unu jaron malpli ol la nia. Kiel aspektas nia nuntempa Esperanto-literaturo el Via jarcentlonga perspektivo?
GW: Fakte, mi ne sekvas tiom regule la nuntempajn eldonaĵojn, krom la tre gravaj eldonoj de Ludovikito, t. e. la Zamenhofa kolekto de Itô Kanzi. En mia aĝo oni relegas pli ol oni legas.
IE: Kiujn? Ĉu ankaŭ vin mem?
GW: Mi ne estas sufiĉe mem-admira por tio. Prefere la Antologion de Auld, la duan eldonon, kaj ankaŭ la novelan antologion Trezoro, ĵus eldonitan en Budapeŝto. Koncerne miajn verkojn, mi tamen relegas ilin okaze de reeldono, kiel nun por miaj reaperigitaj kaj -otaj esearoj (ĉe Flandra Esperanto-Ligo), kiujn mi suplementis kaj kompletigis. Mi ĉiam zorgas pri filologia precizeco. Por krei ion novan, mi ne plu estas sufiĉe juna: fizike kaj morale mi lacas. Mia kreemo estas do nur sekundara.
IE: Ĉu vi ankoraŭ partoprenas iel en la movado?
GW: Ne tro, kaj vere mankas al mi vojaĝoj, ĉeesto en kongresoj. Mi renkontas precipe kelkajn parizanojn, kiel mian amikon Roger Bernard. Mi multe korespondas, ekzemple kun Itô Kanzi, Marjorie Boulton, Henri Vatré kaj Reinhard Haupenthal — li baldaŭ reeldonos aron da francaj kanzonoj, al kiuj mi kontribuis per kelkaj tradukoj de kantoj iam popularaj, iam — en mia junaĝo”
IE: Ĉu Via "sekundara kreemo" etendiĝas al tradukoj?
GW: Ne plu, krom por plenumi okazajn petojn, kiel ĵusa traduko el Anatole France por la revuo ILTIS-Forumo de Haupenthal. Sed antaŭ kelkaj monatoj mi konatiĝis kun junulo, kiu eldonas la artan revuon NYX, en la franca, kaj ni konsentis pri speciala numero de Esperanto-novelarto, kiu aperos jarfine en 1990. Kun R. Bernard ni elektis kaj parte tradukis dekduon da noveloj, de Schwartz, Rossetti, Ribillard k. a.
IE: Se Vi verkas antaŭparolon por tiu elekto, kiel Vi taksas nian literaturon kompare kun aliaj?
GW: La historio de nia literaturo similas al tiu en iu ajn lingvo ekdisvolviĝanta, en kiuj unue gravas precipe tradukoj. Tio daŭras ĉe ni ĝis la unua mondmilito — sed ĉiam ni trovas nian literaturon sendependa, originala. Oni sentas, ke Esperanto estas vivanta lingvo. Ankaŭ pere de la kvalito de nia beletro.
IE: Ĉu en Via propra verkaro Vi taksas pli alte la tradukojn aŭ la originalojn?
GW: Ambaŭ estas sufiĉe legindaj, sed la franca publiko bedaŭrinde ne estas tre legema. Ankaŭ ĝeneralaj esploroj en Francio atestas tiun fakton. Ĉefe mi bedaŭras, ke la kvar volumoj de Franca Antologio, pri kiu mi tre multe laboris, restis sufiĉe malatentataj en la eldono de Lina Gabbrielli. Eble iu iam reeldonos ĝin, ĉar ĝi estus verko utila kaj por la Esperanta kaj por la franca literaturoj.
IE: Kion pri Via poezia verkado sub la pseaŭdonomo Maura? Ĉu tio estis nur ludemo? Vi tamen kreis legendon”
GW: Simple, mia propra nomo ne estas sufiĉe poezia, tial mi elektis alian. Sed la estiĝinta legendo siavice influis la verkadon.
IE: Kion Vi ĝuis pli? Ĉu poezion aŭ kompiladon de vortaroj?
GW: Verki la Plenan Gramatikon — kaj vortarojn. Kunmeto de vortaroj kaj poemverkado havas multon komunan: oni gustumas la sonojn de la vortoj, ekzamenas iliajn signifojn” ankaŭ la elekto de la ekzemplaj citaĵoj por PIV estis preskaŭ poezia agado, kvazaŭ provizi spiritan nutraĵon por la leganto. Mi ofte legas dikajn vortarojn kun ĝuo kiel romanon. Mia granda bedaŭro estas, ke mi ne povas relabori pri la Esperanta-Franca vortaro kaj prilabori la Francan-Esperantan.
IE: Multaj esprimis rezervojn pri la troa franceco de PIV”
GW: Mi ne tro zorgas pri kritikoj. Se ĝi estas utila, ĝi estos uzata; se ne, ĉiukaze estas tro malfrue por relabori pri ĝi. Laŭ la kvanto de venditaj ekzempleroj ĝi ŝajnas populara”
IE:”ĉar ne ekzistas simile granda vortaro”
GW: Nu, la afero restos kiel ĝi estas. La estonteco juĝos. Mi mem tre ĝojus, se la kritikantoj kreus pli taŭgan vortaron.
IE: Pli ĝenerala kritiko estas tiu de Claude Piron en La bona lingvo, laŭ kiu Kalocsay kaj Waringhien rekte malutilis al Esperanto, ĉar ili ne komprenis ĝiajn latentaĵojn, tion, ke ĝi ne estas nur latinida lingvo.
GW: Tion Kalocsay tre bone konsciis, ja lia propra lingvo eĉ ne estis hindeaŭropa. Laŭ mia opinio, ankaŭ mi ne malbone disvolvis la latentaĵojn de Esperanto en PIV: sufiĉas rigardi, kiom da kunmetoj ĝi enhavas. Mi trafosis la tutan verkaron de Zamenhof, kiu certe plene konsciis pri la eblaĵoj de sia lingvo, eĉ se li elektis, kiel prudenta homo, ian ekvilibran kaj mezan vojon por prezenti sian projekton. Sed por teknikaj vortoj, kiajn ankaŭ li mem uzis, la greklatina bazo estas nemalhavebla.
IE: Plue laŭ Piron, japano pli bone komprenas "kortubŝtopiĝo" ol la samsencan medicinan, "teknikan" vorton”
GW: Ankaŭ la japana enhavas multe da fremdaj vortoj, kiujn doktoro certe konas.
IE: Doktoro jes, sed kie restas lingva demokratio?
GW: Ěuste pri tio temas. Oni devas kompreni, ke scienco estas pli detalema ol ĉiutaga lingvaĵo, kaj Esperanto ne kapablas redoni tiujn nuancojn sen greklatinaj fakvortoj. Esperanto servu por ĉiuj: por ordinaruloj kaj por sciencistoj.
IE: Ĉu Via sinteno pri Esperanto modifiĝis dum Via vivo? Ĉu Vi same kredas je ĝi nun kiel antaŭe? Ja mankas veraj signoj de kresko”
GW: La disvastiĝo de Esperanto estos necese tre daŭra afero, ĉar ne eblas simple altrudi lingvon. Ni esperu, ke de temp' al tempo aperos "apostoloj", entuziasmigantoj, kiel la granduloj de la Esperanta historio. Se mi aŭdas pri la fervoro de junaj afrikaj samideanoj, se mi pensas pri la sindediĉo de Itô Kanzi en Japanio, se mi legas leterojn de miaj korespondantoj el Siberio, mi denove sentas optimismon. Ni estas malgranda, sed vaste dissemita popolo.
IE: Jam Kalocsay parolis pri "popolo", pli ĝuste pri "poeto sen popolo". Kiel Vi prijuĝas lian rolon?
GW: Li estis giganto! La plej eltrovema persono, kiun mi konis, vera fonto de bildoj kaj dirmanieroj. Se oni montris al li poemon, li povis preskaŭ tuj traduki, kun nebridebla impeto kaj granda perfektemo.
IE: Ĉu Vi ofte renkontis lin persone?
GW: Relative; dufoje mi eĉ pasigis plurajn semajnojn ĉe li. Sed ankaŭ kiam mankis persona kontakto, ni konstante interŝanĝadis ideojn en tre vigla korespondado. Tiun materialon mi deponis en la arĤivoj de UEA.
IE: Por Kalocsay Esperanto estis "nobla hobio". Kian gravecon havis Esperanto en Via vivo?
GW: Ěi ne estis la ĉefa afero en mia vivo. Tamen, inter miaj lingvoj, post la franca ĝi estas tiu, kiun mi plej ŝatas kaj plej bone uzas. Ěi donis al mi vivocelon. Sed ĝi reprezentis por mi ankaŭ socialan celaron; la penso de Lanti forte influis min. Mi estas dekomence kaj por ĉiam sennaciisto — nacioj estas la pesto de la nuna mondo. Naciismo estas plej danĝera idearo. Mi aldonu, ke Lanti influis min ankaŭ lingve. Antaŭ ol konatiĝi kun li, mi parolis kun la francaj esperantistoj france, eĉ kun Grosjean-Maupin, kun kiu ni celis realigi la Plenan Vortaron. Tiucele ni kontaktis Lanti-n: mi trovis surpriza, ke li uzas Esperanton ĉiam kaj ĉiucele. Eĉ lia kunvivantino estis esperantisto, cetere la kuzino de George Orwell. (La sperto ĉe tiu kuzino inspiris Orwell por la lingvo Newspeak en lia 1984.) Cetere, ankaŭ por Kalocsay, Esperanto estis ĉefa vivmotivo, sed li ĉiam restis tre profunde hungara. Ěuste lia hungareco bone gardis la lingvon de troa latinemo.
IE: Neevitebla demando: kial verki en Esperanto?
GW: Oni sentas la bezonon verki” Junaĝe, mi verkis poeziaĵojn en la franca kaj eĉ en aliaj lingvoj, sed la tradicio estis tro peza por mi, mi volis senti min Kolumbo en nova lingvo”
IE: Kaj nun Vi estas fariĝinta la tradicio.
GW: “sed eble ne tro peza. Se mi verkus france, cetere estas eble, ke malpli da homoj legus miajn verkojn ol en Esperanto.
IE: Tamen, la nombron de legantoj oni pli ofte taksas malavantaĝo de Esperanta verkisto. Kiuj estas la aliaj malhelpaĵoj?
GW: Mankas certaj stil-eblecoj, ĉefe intimaj dirmanieroj. Esperanton oni uzas pli en formalaj eventoj, kiel kunvenoj ks. Malofte okazas, ke geparo uzas egalrange Esperanton en sia ĉiutaga vivo. Laŭ miaj spertoj esperantistoj ne sukcesas konvinki eĉ la propran edzinon” kiel ankaŭ mi ne povis. Sed ankaŭ ekzistas avantaĝoj por la Esperanta verkado: ĉiuj verkistoj havas proprajn mondkonceptojn, entute multe pli diferencajn ol en nacia literaturo. Ilia ŝanco kaj tasko estas ankaŭ traduki la proprajn naciajn apartaĵojn por la internacia medio, tiel ke ili estu kompreneblaj kaj atingeblaj por ĉiuj.
IE: Kiaj perspektivoj ekzistas por la Esperanta verkado kaj, entute, por literaturo?
GW: Iom post iom oni konstatos, ke la amaskomunikiloj lasas la homojn nekontentaj. Multaj jam sentas, ke ilia supraĵeco ne nutras sufiĉe la homan sentemon. Ion pli profunde homan ili sopiras. Estos revigliĝo, kaj elano ankaŭ por Esperanto, kies literaturo ĝis nun senĉese evoluis.
IE: Kio mankas al nia literaturo?
GW: Pli vastaj horizontoj en la priskribo de la homa vivo. Tro ofte oni koncentriĝas pri iu mallarĝa vivtereno. Mankas ankaŭ tiu profunda humaneco, kiun oni trovas ĉe Sándor Szathmári. Sed tiuj mankoj ne estos eternaj.
IE: Dankon pro la intervjuo.

Budapeŝta Informilo, 11-12/1990 (n-ro 241-242), p 1-3


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)