Mi pardonpetas pro mia naivo, sed sciu, ke dudekunu-jaraĝe, mi volas plurevi kaj kredi, ke la Amo vere gravas. Mi ŝatus ami dum mia tuta vivo, kiel knabeto enamiĝas rave unuafoje en sia vivo, tiel al mi okazus ĉiam, mi flaru mire la novajn odorojn, samkiel iam min prenis aer' terpoma kaj homa. Poezii en trajno estis luksaĵo kiun mi taksis ne ebla, almenaŭ en tiuj ĉi ĥaosaj tagoj; sed vidu, mi estis en la ĉefurbo provinca en mia eksa liceo kie Roberto sin tondis ĉe la pojnoj kaj ankoraŭ sentiĝis tiu aero ribela kiam mi estis ŝafo de monda grego, eble kanajla. Eniris tigro en mian mornon tagan, mi kaptis bastonon sed ĝi eliris post draŝo tra pordo saĝe malfermita
II
Se ŝton' ni estas, tion ni scios tro malfrue, kiam la kafo estos jam malvarma, vin malkovros leĝera mistral' dum vi manĝos frukton nematuran.
Se ni radikojn havos, (mi tiel tion pensas) enŝovitajn en rokon al ni nepermesatan, tiam la pluvo falos, kaj nutros ilin via mikrokosmo el peniktiroj solaj kiujn la vento portas al hejm' via, tuj preter novaj domoj en konstruo.