leonardo.jpg





Honore al Marjorie Boulton

de Paul Gubbins

Marjorie Boulton estas ne nur alte respektata en la esperanta mondo sed ankaŭ vaste amata. Evidente, en platona senco ... sed mi ne povas pensi pri alia homo en Esperantujo kaj respektata kaj same amata. La respekto devenas ĉefe de la verkaro: elstara, ĉiam freŝa liriko, kiu foje humure, foje tragike, kunsente kaptas la homan sorton; teatraĵoj, kiuj, ĉu elegante verse, ĉu nature parole, prilumas la komedion, la tragedion de la vivo (memorindas, cetere, ke la plej riĉa dramo-kolekto en nia literaturo - Virino ĉe la landlimo - aperis en 1959, do antaŭ preskaŭ 50 jaroj: la kolekto estos honorata dum la barlastona teatro-semajnfino en januaro venontjare); libroj - ekzemple pri Zamenhof - kaj sennombraj artikoloj, zorge, diligente kaj ĉefe juste, objektive preparitaj, simile kontribuas al nia respekto. Ne forgesendas, cetere, la instruisto Marjorie Boulton, ĉiam populara kiel preleganto kaj organizanto de seminarioj kaj aliaj renkontiĝoj.

Do jen la respekto. Parte, jes, de la poemoj, la dramoj, la personaj renkontiĝoj dum kunvenoj kaj seminarioj, devenas ankaŭ la amo. Tiam evidentas, ke Marjorie estas ne nur esperantistino: ŝi estas - kaj pardonu la herezon - pli ol esperantisto. Ŝi estas, antaŭ ĉio, homo, ĉefe kunhomo. Kunhomo en la senco, ke ŝi funde komprenas, funde simpatias: ŝia ĉefa karakterizaĵo estas humaneco. Esence, ŝi amas siajn kunhomojn: iliajn misojn, iliajn misiojn; iliajn suferojn, iliajn sopirojn; iliajn revojn, iliajn realojn. Kaj, ĉar ŝi amas, ŝi estas reciproke amata.

La humaneco montriĝas ankaŭ alimaniere. Literaturistoj emas forgesi, ke Marjorie estas unu el la plej diligentaj leteristoj en la verda mondo. Neniu vizito ĉe Marjorie estas kompleta sen matena alveno de leterportisto, kun fasko da esperantaj komunikaĵoj el ĉiuj anguloj de la mondo, aŭ sen posttagmeza piedirado al apuda leterkesto kun la diversaj korespondaĵoj de Marjorie (kiu nun, verŝajne sola inter esperantistaj eminentuloj, ne uzas interreton). Nuntempe eblas diri, ke, por Marjorie, pli gravas leteri ol beletri. Antaŭ du jaroj ŝi konfidis al mi, ke ŝi taksas siajn leterojn pli gravaj ol la aliaj verkoj. Tiel, ŝi malkaŝis, mi povas rekte helpi, rekte subteni: mi scias, ke mi alparolas, konsole, konsile, kaj hom'-al-home. Tion mi ne povas diri pri miaj poemoj kaj aliaj skribaĵoj.

Artisto ne estas la plej bona homo por pritaksi la propran laboron. Eĉ ne ege inteligenta, ege saĝa artisto, kia estas Marjorie. Sendube ŝia verkaro - verŝajne pli ol la leteroj - postvivos ŝin kaj eternigos ŝian nomon en Esperantujo. Tamen la leteroj - kaj ni, kiuj ricevis leterojn de Marjorie, nepre ilin konservu, por ĉerpi inspiron, forton, amon dum mallumaj momentoj - alimaniere iluminas la homecon, la kunhomecon kaj la humanecon de Marjorie, estaĵo unika en Esperantujo. Unika, ĉar respektata kaj amata.

Paul Gubbins

5-a Renkontiĝo de Esperantlingvaj Verkistoj en Zagorje 15-17 de aŭgusto 2008

La teksto de P.P. Gubbins enkondukas la Renkontiĝon por honori Marjorie Boulton. Spomenka Štimec legos la tekston ĉar la aŭtoro ne povos ĉeesti. Knabino Tena Kuzmanović legos kelkajn poemojn pri – katoj, post la prezento de la teksto de Paul.


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)