leonardo.jpg





Arthur C. Clarke: Imago teknologia ĝis transcenda

Anglalingvan version de tiu ĉi artikolo aperigis la tagĵurnalo The Hindu, la 24an de marto 2008

de A Giridhar RAO
(agiridhar.rao@gmail.com & agrao99@yahoo.com)


Lasta ŝanĝo: 2008.08.08

Arthur C. Clarke - fonto: VikipedioKun Isaac ASIMOV, Robert HEINLEIN kaj Ray BRADBURY, Arthur Charles CLARKE (1917-2008; [klak]) estis unu el la arkitektoj de la anglalingva sciencfikcio. Li ĝuis fekundan karieron: la “Parta bibliografio” en la anglalingva enciklopedio Wikipedia jam listigas 78 verkojn, kaj lia verkaro legeblas en ĉ. 40 lingvoj – ĵus mi relegis la Esperantigon de lia bonega novelo el 1960 “En la kometon” (“Into the Comet”). Lia temaro gamis de la teknologia ĝis la transcenda; de komunikadaj satelitoj kaj spacliftoj ĝis posthomoj kaj universalaj mensoj. Lia ĉefa impulso, li diris, estas la scivolemo, kaj tiu karakteriza trajto de la junuloj de ĉiuj specioj igis lin esplori multajn kampojn. Krom sciencfikcie, li verkis pri la komunikada revolucio, frakta matematiko, okultaj fenomenoj kaj la supernaturo, futurologio, la Granda Barilrifo, marfunda esplorado kaj esplorado spacfunda.[1] Tiujn ĉi diversajn verkojn li lumigis per imago kiu estis samtempe teknologie rigora kaj kulture kaj spirite vasta.

Tiun kulturan larĝecon li montris, interalie, per la loĝado en Srilanko jam ekde 1956. En la ĉefurbo Kolombo li kreis ion kion intervjuinto iam nomis “teknoazo” – “memsufiĉa amaskomunikilara centro, laborstacio, observatorio, kaj mensa ludejo sub sama tegmento.” De tie li ekveturadis – virtuale, per statelitaj videoligoj por partopreni en kunvenoj, kaj fizike por submara naĝado, kaj por tradraŝi ĉiujn en tabloteniso![2]

Lia teknologia imagopovo estis ĉiam aktiva: subteni la lunflugojn de la 1960aj jaroj; revi pri “teleturismo”; konstrui spacliftojn; forigi la barilojn inter homoj kaj maŝinoj; doni al komputiloj rektan aliron al la homa cerbo, kaj tiel atingi ian “datumaran senmortecon”; spekulativi pri (inteligentaj) estaĵoj aliloke en la universo – pri ĉio ĉi li verkadis entuziasme. Sed ne nur en tiuj ekzotaj, spekulativaj universoj li loĝadis.

Efektive, lia referaĵo de 1945 pri la realigebleco munti tutmondan komunikadan reton per satelitoj en precizaj terkonstantaj orbitoj montriĝis tre farebla ideo. (Fakte, ankaŭ la orbito mem nun nomiĝas la Clarke-Orbito!) Pri unu el la teknologioj kiuj rezultis el tiu ideo, nome, tutmondaj televidelsendoj, li en 2001 entuziasme eseis en la revuo Frontline. En “Satelitoj kaj sarioj: 25 jarojn poste,” li diras: “Unu el la plej magiaj momentoj en la filmo Pather Panchali de Satyajit RAY estas kiam la juna knabo Apu aŭdas je la unua fojo la eolan muzikon de la telegrafdratoj sur venta ebenaĵo. Baldaŭ malaperos tiuj dratoj, sed nova generacio de Apu-oj rigardos, larĝokule, kiam la scienco de posta epoko eltiros teren bildojn el la ĉielo – kaj malfermigos por ĉiuj infanoj de Barato fenestron al la mondo.”

Sed li ne nur larĝokule naivis pri la teknologio: “Spektante ĉion, de hindiaj kinaĵoj kaj kriket-maĉoj ĝis la mondnovaĵoj kaj programoj en la kanalo Discovery, ĉu Barato baldaŭ havos la plej grandan nombron da telegapantoj en la mondo?” Sed la danĝeraj sociaj efikoj de tiuj ĉi “signaloj el la ĉielo” ne blindigis lin al la malo: “Pro la fakto, ke kelkaj el ni ofte suferas pro la pesto de la informpoluado, ni malfacile povas imagi ĝian eĉ pli mortigan malon: la informmalsategon.”

Kaj ĝuste la ideo kaj idealo de la homa emancipiĝo trapenetras liajn plej bonajn verkojn. De la teknologia realigebleco kolonii la sunsistemon, ĝis la konvinko, ke la homara destino estas inter la steloj, Clarke gamis de la farebla ĝis la utopia. Lia majstro en la teknologia kampo estis Jules VERNE, kaj en la utopia, lia guruo estis la filozofo Olaf STAPLEDON. La anglalingva romano de Stapledon Lastaj kaj unuaj homoj (1930; Last and First Men), kiu priskribas la evoluon de la homa raso en pli kompleksajn estaĵojn, anticipas tion kion oni nun nomas “la transhomarismo”, kaj influis multajn verkistojn tiel diversajn kiel Brian ALDISS, Stanislaw LEM, C. S. LEWIS, kaj William AULD. La transcenda majstroverko tiutradicia de Clarke, Fino de infaneco (Childhood’s End), aperis en 1953.

La temoj de la romano inkluzivas homan utopion; lastan homan generacion kortuŝan kiu vidas siajn infanojn iĝi nerekoneble alispeciaj; kaj la transformiĝon de la homaro kaj ĝian fandiĝon en transstelan “abelujan menson”:

En sensona skuo de lumo, la kerno de la Tero ellasis siajn zorge staplitajn energiojn. Por iom da tempo, la gravitaj ondoj transiris tien kaj reen la sunsistemon, nur milde ŝancelante la orbitojn de la planedoj. Poste la restantaj infanoj de la Suno plian fojon eksekvis siajn praajn vojojn, kiel korkoj flosantaj sur serena lago travivas la etajn ondetojn kiujn kaŭzas falanta ŝtono.

De la Tero nenio restis: Ili jam forhirudis la lastajn atomojn de ĝia substanco. Ĝi nutradis ilin tra la malfacilegaj momentoj de ilia nepensebla metamorfozo, kiel la nutraĵo en tritika greno nutras la infanan planton dum ĝi grimpas al la Suno.

Antaŭa novelo pri lunesplorado, “La Gardostaranto” (1948; “The Sentinel”), fruktis la faman kunlaboradon kun Stanley KUBRICK [kjubrik] kaj tiun mistikan klasikaĵon el 1968, 2001: Spac-Odiseado (2001: A Space Odyssey). Sekvis honoroj: jam en 1961 li gajnis la premion Unesko-Kalinga por la Sciencpopularigado; en 1994 oni nomumis lin por la Nobel-Premio pri Paco; brita kavaliriĝo en 2000; kaj la plej alta honoro de la registaro de Srilanko “Sri Lankabhimanya” (La Fiero de Srilanko) en 2005. Ankaŭ la sciencfikcia komunumo surverŝis lin per honoroj. Krom la orbito, portas lian nomon ankaŭ asteroido kaj dinosaŭro! Kaj li mem donis sian nomon al premio por la spacesplorado, kaj al la sciencfikcia premio Arthur C. Clarke – premio kiun gajnis en 1997 la barata verkisto Amitav GHOSH por la romano La Kalkata Kromosomo (The Calcutta Chromosome) – renkontante nian heroon en 2001, ankaŭ Ghosh estis venkita de Clarke en tabloteniso!

Vidante lian senfinan scivolon kaj miron pri la mondo, sed ankaŭ lian grandan optimismon pri la emancipaj ebloj de la scienco kaj la teknologio, ni ekkomprenas jenan epitafon, kiun elektis por si mem Arthur C. Clarke: “Neniam li plenkreskis; sed li neniam ĉesis kreski.”

Notoj

[1] Nepre spektu la multajn videofilmojn (plejparte anglalingvajn) de kaj pri Clarke en Youtube

[2] Vivantan bildon pri lia ĉiutaga vivo donas Anne TILMONT en sia (esperantlingva!) artikolo pri Clarke kiu aperis en Monato.


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)