|
|||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]()
|
![]() |
![]() Mia ĉiode Wouter Pilger1.kara, vi jam vidis ĉiujn stelojn antaŭ ol eĉ unu sputniko enspaciĝis. vi stelpinte pikis mian noktan bruston. la kosmo estas kava. 2. ĉi-nokte en sonĝo mi postkuris vin sur la ŝtonaj strandoj de la sudo. vi estis havinda kiel juna delfeno. sur la ŝtonaj strandoj mi postkuris vin dum vi kuŝis apude. plej apude, mia havinda. 3. ne ĉiuj estas kia mi. imagu! la vojoj de liliputo en brodbingnag devas esti strangaj. la birdo kiu ekstere kantas la sunon ne kantas por mi laŭ sama tono. 4. kara, mi scius tre bone kion fari se mi ne havus vin, mia ĉio. Unua premio 1967 Belartaj konkursoj el: http://www.liberafolio.org/2006/pilger ![]() Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
![]() |
![]() |
![]() |
|||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |||||||||||||||
![]() | |||||||||||||||
Copyright © 1999-2008 by ALE - Mauro Nervi · Webmaster · Tel.: +39-050-993105 · Amike nin gastigas: link.it | |||||||||||||||
![]() |