Baldaŭ la sesa, kaj glacia vojo Turniĝas norden. Grincas ĉiuj ĉenoj Sur pneŭmatik’. Dampita, ŝtala eĥo, Kiel surfaco laga, flagras fronte. Senpeza kaj vundita marta neĝo Plu provas kovri ruinan arbaron.
Kiel pram’, disiginta la arbaron, Rigardo haltas. Ĝin forlogas vojo, Pluroblaj reflektiĝoj de la neĝo Kaj monotonaj betulvicaj ĉenoj. Seren-nebule altas gruo, fronte Malplena dom’. Ĉio alia: eĥo
Kaj aernodoj. La sencela eĥo, Kiu ne estas, vekas la arbaron. Spegulo el grafito nigras fronte Al obskureg’. Al ni donitas vojo Kaj defalintaj el ĉielo ĉenoj - La nevidebla, sed potenca neĝo.
Kadukon de l’ printempo gvatas neĝo, Kaj aŭdon lezas multvizaĝa eĥo. Kvazaŭ laget’ maldigus sin el ĉenoj, Blinda ide’ sorbiĝas en l’ arbaron. Ne helpos nun benzino, blanka vojo, Nek lumradia brilo-streko fronte.
Senforma univers’ aperas fronte. Severas stelo, mensperdinta neĝo Sterniĝas, armas sin al militvojo. Nun ombro, reflektiĝo, bildo, eĥo Plenigas la Ardenan rub-arbaron, Altern’ ilia: la unikaj ĉenoj.
Ĉu malmildigos nin ĉi Viaj ĉenoj? Objektoj, elementoj staras fronte Al mi, lasonta mornan ĉi arbaron, Kie l’ arbojn submerge gardas neĝo, Kaj vortojn anstataŭos vaka eĥo, Kaj ĉion trafos fin’. Ĉu eĉ la vojo
Estas: ĉenoj? Al mi ne donas vojo Vian arbaron. Teron hardas neĝo. Jen ni konfronte. Vi estas nur eĥo.