La okuloj de mia patrino, fine, similis al ovoflavoj. Ŝia ventro rapide ŝvelis kiel troplena akvujo iamomente krevonta. Ne plu kapabla stari, aŭ sidi, aŭ eĉ movi fingron ŝi nur kuŝadis. Ŝi, fine, ne plu aspektis patrine.
Parencoj venis ĉiumatene, ĉiuvespere, kaj petis patrinon esti preta, pretigi sin morti la sanktan tagon, vendredon, recitante la ilaha illallah, nur unu Dio, admonante ŝin ne trompi la esperon kiam Munkar kaj Nakir, la du mortanĝeloj, venas al ŝi por demandi.
La parencoj petas ŝin purigi la ĉambron, purigi la korton, certigi ke ŝminko kaj parfumo estos je dispono kiam li venos fine, la morto.
Nun la vorema malsano dancadis sur la korpo de mia patrino, suĉis ŝian lastan restantan forton, elkavigis ŝiajn okulojn, sekigis ŝian langon, ŝtelis la aeron en ŝiaj pulmoj.
Kiam ŝi baraktis por povi spiri, ŝiaj frunto kaj brovoj turmente torditaj, la tuta familio kriis al ŝi, petante ke ŝi salutu ilianome la Profeton.
Neniu dubis ke ŝi iros al Ĝanatul Ferdus, al la plej bona ĉielo, ke ŝi iros manenmane kun Mahometo dum bela vespero, baldaŭ, en ĝardeno. La du bone bankedos - birdoviandon, vinon.
Patrino dum longa vivo sonĝis: ŝi promenos kun Mahometo en ĝardeno de paradizo. Sed nun, tuj forironta el la tero, kia surprizo: Ŝi hezitis!
Anstataŭ iri eksteren ŝi volis kuiri por mi bonan rizon, fiŝkareon, ja tutan fiŝegon, kaj saŭcon kun ruĝaj terpomoj. Ŝi volis pluki por mi junan kokoson el la suda angulo de ŝia ĝardeno. Ŝi volis ventumi min per manventumilo, forigi kelkajn taŭzitajn harojn el mia frunto. Ŝi volis meti novan litotukon sur mian liton, kudri por mi robon kun brodaĵoj. Ŝi volis promeni nudpieda sur la korto, por apogi la junan gujavoplanton per bambubastono. Ŝi volis kanti sidante en la ĉarma ĝardeno. "Neniam antaŭe tiel klara luno lumis suben, neniam antaŭe nokto estis tiel bela..."
Mia panjo nepre volis vivi.
2
Mi scias ke ne ekzistas reenkarniĝo, ke ne okazos lasta juĝo: ĉielo, birdoviando, vino, rozhaŭtaj virgulinoj - jen kaptiloj far religiuloj.
Mia patrino ne iros al iu ĉielo, ne promenos en ĝardeno kun iu ajn. Ruzaj vulpoj eniros ŝian tombon, manĝos ŝian karnon; ŝiajn blankajn ostojn disvastigos la ventoj.
Tamen mi volas kredi je paradizo super la sepa ĉielo, aŭ ie, miriga, pompa paradizo, kiun mia patrino atingis pasinte Pulsirat, la neeblan ponton, facile.
Kaj belega viro, la profeto Mahometo, bonvenigis ŝin, brakumis ŝin, sentis ŝin moliĝi ĉe lia harkovrita brusto.
Ŝi volos sin duŝi en la fontano, ŝi volos danci, ĝoje salti, ŝi faros ĉion ne jam faritan.
La birdoviando venos sur ora pleto. Patrino manĝos ĝis plena kontento. Dio mem venos piede en la ĝardenon por renkonti ŝin, metos ruĝan floron en ŝian hararon, kisos ŝin pasie.
Ŝi dormos en mola lito plumplena. Ŝin ventumos sepcent virgaj hurioj. Ŝi ricevos freŝan akvon en arĝenta kruĉo, portitan de belaj, anĝelaj junuloj.
Ŝi ridos, ŝian tutan korpon movos enorma feliĉo. Ŝi forgesos sian mizeran vivon surteran.
Mi ateisto, kiel bone mi fartas nur imagante ke ie troveblas ĉielo.