zamenhof.jpg





Poemoj okaze de la forpaso de Kálmán Kalocsay (27.02.1976)






Dank' al la afablo de Ada Csiszár, ni ofertas al vi kelkajn el la poemoj, kiujn du el niaj plej grandaj poetoj dediĉis al Kalocsay okaze de lia forpaso. La kompletan faskon oni povas legi en la oka volumo de Omaĝe, eldonita en Budapeŝto en 2002.

Jiří KOŘÍNEK



Krevis la kordo


Krevis la kordo, kiu sonis
Jardekojn majstre noblatone
Instruis nin ekzemplodone,
al artoceloj altaj spronis.

Laŭ voj’ de fajna lingvobelo
En lia verk’ ni lernis paŝi,
Trezorojn trovi kaj malkaŝi
Sub la gvida torĉohelo.

Al pleja alto li ascendis,
al pint’ Parnasa, kie ventis
kaj ofte ŝtormis ĉirkaŭ li.

Nun krevis la streĉita kordo.
Haltis la kor’, plu vivos vorto
Al funebrantoj post geni’.

Reto ROSSETTI



Je la morto de kara amiko

Mi staras sur altaĵo kaj kun okul’ medita
Rigardas tra l’ pejzaĝo, sur kiu nuboj velas,
trenante siajn ombrojn en naĝo onde glita.

La ŝanĝa panoramo jen brilas kaj malhelas
Kun rido kaj minaco sub freŝa venta pel’.
Jen unu folieto en kirlo karuselas

Kaj falas sur la teron – ridinda bagatel’,
Sed ŝajnas ke pro tio la tuta mond’ ŝanĝiĝas,
ĉar mankas unu ero kaj falis unu stel’.

Nun vortoj jam ne helpas,

                                         kaj larmoj ne sufiĉas.

Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)