zamenhof.jpg





Arnim

de István Ertl

Arnim aperis unue en "Kataluna Esperantisto" 94/1, p. 7

AVIZO: Ĉia similo de la menciotaj lando, personoj, lingvoj kaj eventoj kun la realo estas pure koincida, kaj tial des pli maltrankviliga.

Arnim Püchler ĉiam lernis lingvojn, ekde kiam li konsciis pri si. Unue siajn gepatrajn, la germanan kaj hungaran. Poste tiujn de kelkaj klaskamaradoj kaj eĉ parencoj, la serban kaj la rumanan. Kiel sesjarulo, li ne povis konscii pri sia bonŝanco: li tenis enmane ŝlosilon al kvar lingvogrupoj.

Nur poste, loĝante en la nova lando, kiu tiel facile akceptis lin sia ŝtatano, li komprenis pri siaj kapabloj. Lerninte la anglan kaj la francan, li rapide dungiĝis gimnazia instruisto pri ili. Ferioj baldaŭ aldonis la hispanan, italan, eĉ katalunan. Fariĝis lia hobio, lia ripoziga narkotaĵo, vori ĉiam novajn kaj novajn lingvojn. Sur lia bretaro vicis volumoj de Teach Yourself, Assimil kaj Langenscheidt. Lia edzino ĉiam plendis pri tiuj "polvokaptiloj".

Kvardekjara, Arnim scipovis legi en trideko da lingvoj, ĉefe eŭropaj, kapablis turismi en dudeko, babili en deko, kaj plenvalore komuniki en seso da ili. Li estis la poligloto prirevata de tiuj naivaj Eŭrop-faristoj kiuj kredas kun firma stulto je la senĝena multlingveco de l' futuro.

Kompreneble, li ne povis preteratenti Esperanton. Li apenaŭ bezonis lerni ĝin, tuj abonis la ĉefajn revuojn, kiuj instruis lin pri la fajnaĵoj de stilo. Li ŝatis la lingvon, sed ne la nefineblajn diskutojn pri interna ideo, strategio, "landa agado" kaj similaj. Nekuraceblaj idealistoj, li pensis. Ili lernu ankaŭ aliajn lingvojn. Kiam li legis pri la sieĝo de Sarajevo en Esperanta gazeto, li senpacience mansvingis: jen kio demonstras la naivecon de tiuj intern-ideistoj! Jen kiel plezure kaj feroce interbuĉas sin samlingvanoj!

Arnim scipovetis ankaŭ la turkan. Fakte, li aspektis iom turka. Li ŝatis foje sidadi en porturkaj kafejoj, subaŭskulti, kompreneti, eĉ esti alparolata. Li facile kredigis ke li estas duageneracia turko. En tiuj kafejoj li komprenis sian veran motivon de lingvolernado: ĉiu nova idiomo malfermas la imagon al potencialaj vivoj. Kia mi estus se mi naskiĝus dano? Kian frazojn mi dirus ĉiutage se mi estus greko?

La tagon kiam la intercivitana milito eksplodis en Germanio inter la Kohl-anoj kaj la Grübelbauer-istoj, Arnim estis spektanta portugalajn tele-novaĵojn. En la portugala atingis lin la informoj pri "firmaj paŝoj kontraŭ la terorismaj elementoj endanĝerigintaj la publikan sekurecon en Germanio". Tiam li tamen reŝaltis al germana kanalo, kiu informis pri la mitralado en la tutfreŝa, ĵus finkonstruita ministeria kvartalo de Berlino. Sur Reichstag flirtis svastika flago – ne estis klare ĉu ĝin hisis la insurekcianoj aŭ ĉu ĝi signis kapitulacon.

En la postaj tagoj ne estis sekure iri surstraten, eĉ ne en la ĉiam pacema bavara urbeto kie Arnim loĝis. Li kaj la edzino restis do hejme, telespektis la linĉadon de turkoj kaj de ministroj, la potenc-prenan paroladon de Popolestro Grübelbauer, la zorge montratan paf-ekzekuton de "la senhonta diktatoro Kohl, kiu profitis la justan deziron de ĉiuj germanoj vidi sian patrujon unuigita, por puŝi ĉiam pli da veraj patriotoj en la mizeron, kaj por trapumpi la arjan vivoforton de la germana raso en la mucidajn varikojn de la sangavida kosmopolita judaro".

UN kunsidis, NATO kunsidis, la Eŭropaj Komunumoj kunsidis. La monda gazetaro parolis pri sendado de UN-trupoj, sed tion Germanio, membro de la Sekureca Konsilio, vetois. Ĉiel ajn, ĉiuj UN-fortoj sidis implikitaj en Bosnio, Somalio, Hungario, Kamboĝo, Kanado kaj tiel plu: landoj kies longdaŭra krizo ne plu interesis la mondopinion.

Arnim eklernis la islandan. La plej pure ĝermana lingvo, li pensis. En la trudita senageco li progresis kun mirinda rapido, kaj en du monatoj li ellernis eĉ la enhavon de sia mezgranda vortaro. Enpense li ofte navigis kun vikingoj tra la marvastoj ĝis Vinlando kaj Sicilio – tamen, pli ofte li sentis iun ĝisostan froston blovi el la islandaj vortoj, akraj kiel vikinga sabro.

Kiam la brunkaskuloj komencis starigi la edukkampojn, Arnim ĉesis rigardi televidon. Li pli kaj pli ŝlosis sin en la necesejon, la edzino ne komprenis kial. Paperbruo ŝajnis atesti ke li relegas sian islandan lernolibron tie.

La membrolisto de Germana Esperanto-Asocio utile helpis por plenigi unu el tiuj kampoj kie la unutaga edukado efikis poreterne. Nun Arnim ĝojis ke li ĉiam abonis nur eksterlandajn gazetojn.

Kiam brunkaskula taĉmento sonorigis je la tria matene, la edzino malfermis la pordon. Puŝinte ŝin flanken, la uniformuloj rapide trovis la korpon de Arnim, kun rompita fiolo inter la dentoj, en la necesejo. Ili ne multe zorgis pri manskribita kajero, kiun Arnim kramfe tenis en la manoj. Se ili scipovus legi la islandan, ili legus tie: Ideala lingvo tutmonda, el 40 lingvoj selektita de Arnim Püchler.

En tiu kajero belodoris vortofloroj novlatinaj, ĝardenistis ĝermana rigoro. Sur la semantikaj kampoj regis paco kaj trankvilo. Nur foje ŝirblovis dolorkrioj, en iu el la formortantaj lingvoj de la homaro.


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)