zamenhof.jpg





Saluton al Darvino

de Jorge Camacho

Saluton al Darvino

Jam ducent vintromezojn la suno renaskiĝis
de kiam vi naskiĝis, Charles Darwin, en Anglujo;
la sun’ cent kvindek fojojn trairis kareslipe
la stretan koridoron de l’ rokoj de Ŝtonhenĝo
post la eldon’ skandala de via majstroverko,
la fama Origino de la specioj; tamen
apenaŭ temas, sume, pri eta on’, mikrono
el la eonoj svagaj, per kiuj mezureblas
la jarmilojn enigma historio de l’ vivo.
Tiom da saĝaj homoj obstine miskomprenis
la celon kaj enhavon de ĉi ĉefverko de la
histori’ de l’ homaro kaj de l’ pensado homa
per kiu vi elturnis veluran menso-ganton!
Darvin’, revolucie, kvazaŭ revelacie
vi draste komprenigis la elementan fakton
ke l’ viv’ (metonimio por vivuloj, spirantoj
ĉiaspecaj) prahavis originon komunan;
ke la individuoj, svarmante kaj predonte
resursojn limigitajn, akrigas kaj poluras
plej forten, taŭgen, lerten, rapiden, inkogniten
la ilojn kaj rimedojn konkure por pluvivi;
ke ne l’ individuoj aparte, unuope
e v o l u a s , sed nur la abstraktaj specioj
sentempe, pretertempe, kun pacienco kosma.
Nu, kion do respondis al tio la socio
prudente puritana, profunde katenita
de nekapablo dubi, de timo sin demandi?
Ho, ili hipokrite la hipotezon neis
kaj ekĵetis nervoze solenajn anatemojn
sur vin kaj sur la fruktojn salubrajn de l’ scienco,
aŭ provis ĝin malpruvi per ŝercoj reakciaj
vane, ĉar darvinismo nerefuteble batis
finofare la oldajn, antikvajn religiojn
kadavrajn jam de longe kiel la brontosaŭro
future fosilia, en kies duonfreŝan
skeleton pioniris multetuberuleto
kiel luphom’ esplorus katedralajn ruinojn.
Ĉu vian teorion kuraĝe emancipan,
Darvino, iu povus akuzi pri pravigo
de la faŝismaj revoj, de lukto, ekspluato?
Aserti plu, ke libro sangriverojn disverŝas?
Sole mistifikulo, aŭ homo blindumita
de mitoj kaj miraĝoj, obskuraj superstiĉoj,
povus tiel distordi la vortojn kaj la veron.
Mi tamen ne kapablus prilumi kompetente
la gemon darvinisman. Anstataŭe, konklude,
permesu do, leganto, ke mi prozopopeu:
Darvino, plej aŭdaca, sagaca klarvidanto
(kun Kopernik’ kaj Freŭdo – la saĝa triunuo)
pruvinta, ke spirantoj disfloris fluge, ŝvebe,
jen naĝe, rampe, grimpe, pulule, fluse, ebe1,
jen home aŭ bonobe2, skarabe aŭ amebe –
mi vin salutas… nepe!

verkis Jorge Camacho

Notoj
1ebo: malfluso, malŝvelo de fluo, malaltiĝo de akvonivelo (uzita de Kalocsay en la ŝekspirtradukoj La tempesto [“per okuloj / de tiam ne ebantaj vidis mian / reĝpatron droni”] kaj Reĝo Lear [“laŭ la lun’ ebantajn kaj / flusantajn”]).
2bonobo: (en NPIV, “eta ĉimpanzo”) primato kaj membro de la familio homedoj (specio Pan paniscusHomo paniscus).


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)