zamenhof.jpg





Virinaj voĉoj en niaj antologioj

de Ljubomir Trifonĉovski

En “Liro de esperantistoj” Grabowski, jam en la jaro 1893, kolektis la unuajn provojn de nia naskiĝanta poezio: 110 poemojn (el kiuj 23 originalaj). Tamen virinoj tie ne estas: la unua esperanta verkistino Marie Hankel debutos en nia literaturo post 15 jaroj. Vilmos Bleier, en 1938, eble intencis inkluzivigi Hankel en la “Nova Krestomatio”, kies unua volumo estis enhavonta originalajn prozaĵojn kaj versaĵojn, elektitajn kun la celo “ilustri nian literaturhistorion”.

Fakte ni havas virinojn en alia, eldonita kvin jarojn pli frue antologio, “12 poetoj” sub la redaktado de Kálmán Kalocsay, eldonita de la budapeŝta “Literatura Mondo”, en 1934. Sur la 127 paĝoj oni trovas 105 poemojn de 12 poetoj el 7 nacioj. Inter la dekdu, du estas virinoj. Donante tribunon al Hilda Dresen kaj Amalia Nunez-Dubus, Kalocsay ne nur trovas originalajn virinajn voĉojn en nia poezio, sed li puŝas la feminismon en nia literaturo.

“Esperanta Antologio” estis unue publikigita de “Stafeto” en 1958, kun la subtitolo “Poemoj 1887-1957” kaj en 1984 en dua eldono de UEA, reviziita kaj plikompletigita, en 1984, kun la subtitolo “Poemoj 1887-1981”. Ĝi enhavas pecojn de 90 poetoj: el la unua periodo 23, el la dua periodo 43, el la tria periodo 24. Pri la historio de “Esperanta Antologio” mi nun ne revenos, ĉar belegan eseon pri ties 50-jara jubileo, el la plumo de prof. Carlo Minnaja, vi povus legi en la junia numero 233 de revuo “Literatura Foiro”. 22 poetinoj ĉeestas en la libro kaj laŭ mi Auld faris sufiĉe bonan ekvilibron en la nombro de la inkluzivitaj verkoj depende de la maturiĝo de la aŭtorinoj. Antaŭ la forpaso de Auld, LF-koop traktis kun li la reeldonon de “Esperanta antologio” kaj certe la novaj tendencoj en la poezio de virinoj digne respeguliĝos en ĝi.

En alia grava verko, eldonita de Hungaria Esperanto-Asocio en 1989, la duvoluma “Trezoro. La esperanta novelarto 1887-1986” la redaktintoj Reto Rossetti kaj Henri Vatré konservas preskaŭ ĉiujn tekstojn de la pli frua antologio “33 rakontoj” (redaktita same de Reto Rossetti, nun kaj Ferenc Szilágyi, kun prefaco de Ivo Rotkvić, eldonita de J. Régulo, en 1964 sub la marko de eldonejo La Laguna). Se 22 jarojn pli frue “33 rakontoj” enhavis 328 paĝojn, la nova “Trezoro. Esperanta novelarto” jam imponas per siaj 952 paĝoj. Se en “33 rakontoj” ni renkontas nur kvar virinojn (Roksano, Marjorie Boulton, Jolanthe Leser kaj Clelia Conterno), en la “Trezoro” ni trovas jam 15 virinojn elinter 102 prozistoj entute. La verkoj de virinoj elstaras. De Marjorie Boulton oni enmetis unu solan novelon, la bonegan “La kaptilo de Dio”, Zora Heide aperas kun tri eroj, el kiuj unu vere bona rakonto pri infanaĝo, “Feliĉo”, Spomenka Ŝtimec kun la novelo “Vojaĝo al disiĝo” kaj kerna fragmento el “Ombro sur interna pejzaĝo”. Impresa estas la mallonga membiografia rakonto “Adiaŭo en malfrua printempo” de Verda Majo (Hasegawa Teru, japanino). Bedaŭrinde, mankas meritaj aŭtorinoj kiaj ekz. Vesna Skaljer-Race aŭ Nevena Nedelĉeva. Tamen la “Trezoro” penetras sufiĉe bone la staton de nia novelarto ĝis antaŭ 22 jaroj kaj la rolon de virinoj en nia originala prozo.

En sia recenzo pri “Nova Esperanta Krestomatio” redaktita de William Auld (eld. UEA en 1991 kiel n-ro 5 de la Jubilea Kolekto “Jarcento de Esperanto”) Aleksander Korĵenkov asertas ke la 509 paĝoj estas “tute moderna kaj aktuala prezento al la nuntempa Esperanto” kaj ke “la duvoluma «Trezoro: La Esperanta novelarto» montriĝis malsupera «Nova Esperanta Krestomatio»”. Tamen Auld metas al si alian celon ol pure prezenti nian literaturon. Ni trovas tie ne nur originalan literaturon, sed ankaŭ tradukarton, sciencon, lingvon, eĉ ideologion (la interna ideo en nia kulturo). Kaj kio pri la virinoj en “Nova Esperanta Krestomatio”? Ni trovas 2 rakontojn de virinoj, 4 tradukistinojn, 3 aŭtorinojn pri Zamenhof, 2 aŭtorinojn pri la interna ideo. Eble ne tiom imponus tie “Sonoj el fora juneco” de Rajna Konstantinova, sed tutcerte senteblas la manko de nomoj kiel Clelia Conterno-Guglielminetti kaj Lina Gabrielli.

En 2001 eld. KLEKS en Bielsko-Biala eldonis rimarkindan libron sub la titolo “Mondoj”. Tomasz Chmielik, Georgo Handzlik, kaj Sten Johansson selektis kaj elektis 34 originalajn rakontojn el la plumo de tridek esperantaj aŭtoroj el kvin kontinentoj. En tiu 216-paĝa libro elstaras la verkoj de kelkaj virinoj: Spomenka Ŝtimec, Zora Heide, Vimala Devi, Lena Karpunina, Danuta Kowalska, Zofia Mirska, tamen ne impresis min Irena Lowinska kaj Sheila Spielhöfe.

Du krestomatioj, nome instruhelpiloj, havas antologian karakreton. Dum “Baza Literatura Krestomatio” de Vilmos Benczik (eld. HEA, 1979), kiu servis kaj servas jam preskaŭ tridek jarojn por la kursanoj en nia lingvo, enhavas nur kvin nomoj de virinoj, la du-voluma “Ek al leg’!” de Hektor Alos kaj Kiril Velkov (eld. BEA 1991-1992) prezentas jam 15 aŭtorinojn kun klarigaj notoj pri ties verkoj. Ĉiukaze, ne la nombro, ne la statistiko gravas, pli gravas la kvalito.

En diversaj antologioj, kia la “La verda relo” (beletra antologio pri la fervojo, eld. LF-koop en 1981), “Rozo kaj glavo” (originalaj poemoj de bulgaraj esperantistoj, eld. en 1987 de Sofia-Pres, sub la redaktado de Canko Murgin), “Sub la signo de l’ socia muzo” redaktita de William Auld kaj Stefan Maul (eld. Flandra Esperanto-Ligo, en 1987) ĉeestas niaj aŭtorinoj. Same kiel en la plej freŝa, la pasintjara “Moskvaj sonoriloj, antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj”, kompilita de Nikolao Gudskov (eld Impeto, Moskvo, 2007). Interkrampe, temas entute pri 36 poetoj, de la niaj literaturaj pioniroj kiel Deŝkin kaj Hohlov ĝis la novaj kiel Ĥmelinskij kaj Soljakova. Mi citos el la recenzo de Zlatoje Martinov pri ĝi, en “Literatura Foiro”, por starigi problemon:

“La antologio estas siaspeca valoraĵo ĉar al la nerusa esperantista legantaro ĝi alproksimigas la artajn atingojn de la rusaj/moskvaj esperantistoj. Sed kial la aŭtorojn en ĝi konsideri “moskva skolo”? Por esti “skolo” oni postulas certajn komunajn ideajn, temajn kaj poetikajn trajtojn inter ĉiuj “skolanoj”. Krom la senduba fakto ke ĉiu inter la reprezentitaj poetoj estas/estis loĝantoj de urbo Moskvo, aliaj komunaj ecoj plejparte mankas. Ne povas ekzisti ia ĝenerala rusa (aŭ serba, pola, ktp.) skolo sed ene de la rusa esperanto-kulturo oni povas ĝuste surbaze de specifaj karakterizoj diferenci unu aŭ pli da skoloj. Ĉu oni povas serioze kompari la altnivelajn versofarojn de Oĉjo Ĉajka kaj Grigorij Arosev, kun ekzemple tiuj de Irida Basko kaj Lybovoj Motylova? Certe ne. Ili ĉiuj povas, kompreneble, esti moskvanoj sed certe ne samskolanoj ! Miaopinie, la poeta apero de Arosev kaj Oĉjo estas ne nur bonŝanco por la rusa esperanto-kulturo kaj poezio, sed ankaŭ kerno el kiu povus reale disvolviĝi estonta moskva skolo. Tion jam anoncas la moskvaj sonoriloj, pro tio la antologio meritas nian plenan atenton.”

Mi citas tion, ĉar estas grave por la estonto, ĉu nomi la literaturon kreitan de virinoj “feminisma literaturo”.

Nia literaturo estas jam tiom matura, ke ĉu ne estas tempo kolekti kaj eldoni antologion de la virinoj en nia literaturo, des pli ĝi estas tiom matura ke nia literaturo kandidatas por la Nobel-premio per virino, Marjorie Boulton proponita de la Esperanta PEN-Centro?

Kaj fine, permesu al mi emfazi, ke Kroatio donis al la esperanta literaturo elstarajn aŭtorinojn, la nialingvan literaturon en Kroatio markas precipe virinoj: ni memorigu hodiaŭ la karmemoran Emilija Lapenna, ni aplaŭdu Zora-n Heide kaj Lucija-n Borĉiĉ, kaj tutkompreneble Spomenka-n Ŝtimec, al kiu mi nun diras: “Dankon pro tiu bela kaj utila renkontiĝo!”.

Ljubomir Trifonĉovski


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)