URL: http://www.everk.it/index.php?id=29



Kálmán Kalocsay

biografio kaj bibliografio

12. May 2011
BIOGRAFIO

Kalocsay, Kálmán/Kolomano (ps. ĝenerale konataj:Kopar; Alex Kay; Malice Pik; C.E.R. Bumy). (1891-1976).
Ĉefredaktoro de Literatura Mondo en ĝiaj tri periodoj; spirita gvidanto de la Budapeŝta Skolo.

Medicinisto (infektologo). Titolita universitata profesoro. Doktoro de la medicina scienco.

Li naskiĝis la 6-an de Oktobro 1961 en Abaújszántó. Lia patro D-ro Kálmán Kalocsay estis tribunala juĝisto, lia patrino Jolán Panda mortis junaĝe en 1893. La patro de Kálmán en 1895 reedziĝis al Margit Benyó. El tiu edzeco naskiĝis du infanoj: Margit kaj László.

En 1929 Kalocsay edziĝis al Margit Vangel; eksedzino de majoro F. Szelvényí. Ŝian 9-jaran filineton ne adoptis Kalocsay.

Kiam en 1914 eksplodis la unua mondmilito, Kalocsay estis medicinstudento, sed ankaŭ li devis soldatiĝi. Li pasigis 20 monatojn sur la batalkampo. Entute li plenumis soldatan servon dum tri jaroj. Lia neĉiutaga talento kaj energio ebligis daŭrigi la medicinajn studojn ankaŭ en la soldata uniformo. La medicina diplomo de Colomannus Vincentius Kalocsay datumiĝas 1916.05.16. Li laboris de 1920 en la Hospitalo Szent László, kiu servis por infektaj malsanuloj. Li akiris vastan renomon kiel fakverkisto kaj specialisto pri infektaj malsanoj. Pro siaj meritoj en la medicina laboro li ricevis kvar ŝtatajn distingojn. Kalocsay laboris en la sama laborloko 46 jarojn. Li emeritiĝis en 1966.

Lia Esperanto-kariero:
En 1911 ekkonante Esperanton li dediĉis sian talenton al la nobla ideo de la zamenhofa lingvo kaj ĝismorte estis ĝia senlaca kultivanto. Kiel poeto, fidela tradukisto, eseisto, redaktoro, lingvisto, gramatikisto, perfekra konanto de la spirito de Esperanto, Kálmán Kalocsay jam en sia vivo ricevis plenan rekonon de la Esperanto-mondo.

Liaj ĉefaj verkoj

Originalaĵoj:
  • MONDO kaj KORO (poemoj, 1921);
  • RIMPORTRETOJ (rondelformaj poemoj trafe karakterizas 58 famajn esperantistojn, 1931);
  • STREĈITA KORDO (la literatoroj konsideras ĝin kiel mejloŝtonon de la Esperanta poezio, 1931);
  • SEKRETAJ SONETOJ (sub pseŭdonimo Peter Peneter, 1932);
  • IZOLO (poemaro, presita en 1939, aperigita en 1977);
  • EZOPA SAĜO (verse reverkitaj fabloj, 1956).
  • Postmorte aperintaj verkoj:
  • LA DEKDU NOKTOJ DE SATANO (erotika ĉefverko de la Esperanta literaturo, 1990);
  • VERSOJN ONI NE AĈETAS (postlasitaj poemoj, 1992).
Li prilaboris la ĝis tiam mankantan E-prozodion kaj per tio malfermiĝis nova horizonto en la Esperanta liriko. Al kelkaj poemoj Kalocsay mem komponis melodion. 52 K-poemoj estas tradukitaj al 13 lingvoj.

Poemtradukoj:
  • KANTANTA KAMPARO (101 popolkantoj, 1921);
  • ETERNA BUKEDO (traduko el 22 lingvoj, 1931);
  • JOHANO LA BRAVA de S. Petőfi (1923, reviziita eldono 1948);
  • NI KANTU! (popolkantoj, 1928);
  • LA TRAGEDIO DE L' HOMO de Madách (ĉefverko de la hungara literaturo, 1924, reviziita eldono 1965);
  • ROMAJ ELEGIOJ kaj LA TAGLIBRO de Goethe (1932);
  • HUNGARA ANTOLOGIO (redakto kaj la plejan parton de la poemtradukoj, 1933);
  • INFERO de Dante (unua parto de la DIA KOMEDIO, 1933);
  • LA FLOROJ DE L' MALBONO de Baudelaire (kun G. Waringhien kaj aliaj, 1957);
  • KANTOJ kaj ROMANCOJ de Heine (kun G. Waringhien, 1969);
  • Tri Shakespeare-verkoj: REĜO LEAR (1966); SOMERMEZNOKTA SONĜO (1967); LA TEMPESTO (1970);
  • LIBERO kaj AMO (elektitaj poemoj de S. Petőfi, 1970);
  • TUTMONDA SONORO (poezia antologio tradukita el 30 lingvoj, 1981).

Lingvistikaj verkoj:
  • LINGVO, STILO, FORMO (1931);
  • PARNASA GVIDLIBRO (kun Waringhien kaj R. Bernard, 1932, reviziita kaj kompletigita eldono 1968);
  • PLENA GRAMATIKO de ESPERANTO (kun G. Waringhien, 1938, 1958-1964);
  • RENDSZERES ESZPERANTÓ NYELTVTAN (1966);
  • VOJAĜO INTER LA TEMPOJ (1966);
  • DOMFABRIKO - 6000 FRAZEOLOGIAJ ESPRIMOJ HUNGARAJ-ESPERANTAJ (kun A. Csiszár, 1975).

Prozaj tradukoj:
  • LA PAĜIO DE L' REĜINO (Komedio de E. Heltai-E. MAKAI, 1922);
  • DU KOKCINELOJ; LA MONTRO (noveloj de G. Gárdonyi, 1923);
  • MORGAŬ MATENE (dramo de F. Karinthy, 1923);
  • A. Hekler: ARTHISTORIO I. (1934);
  • VIVO DE ARNALDO (biografia verko de B. Mussolini, 1934);
  • ROZINJO (novelo de Gy. Török, 1938).

Ĉefaj E-postenoj:
Hungarlanda Esperanto-Societo: diversaj postenoj de 1920, prezidanto 1938/1941, honora prezidanto 1943/1950; vicprezidanto de la Hungarlanda Esperanto-konsilantaro 1955/1960; komitatano de Hungara Esperanto-Asocio 1960/69, honora prezidanto 1969/76.

Membro de la Lingva Komitato 1922/48; membro de la Akademio de Esperanto 1949/76.

Distingoj:
Por Socialisma Kulturo 1960. Honormedalo de Hungara PEN-Klubo 1970. Ordeno de Laboro, ora grado 1971.
Honora membro de UEA. Pro Esperanto 1983 (postmorte).

Li mortis la 27an de februaro 1976. Lia cindro estas lokita en la familia kripto en la urbeto Máriabesnyő.

Krom lia giganta verkaro strato en Abaújszántó kaj en Miskolc, du memortabuloj en Máriabesnyő, E-fonto en Nagybakónak, en la naskiĝurbeto Memor-ĉambro kaj publika bronza busto anoncas la nomon de Kálmán Kalocsay.

La memoron de Kalocsay flegas la Amika Societo de d-ro K. Kalocsay (internacia kun 50 membroj). Ĝin fondis kaj prezidas A. Csiszár ekde 1991.

Ada CSISZÁR
Budapest, 1993.

***

LIBROJ PRI K. KALOCSAY

DEK PRELEGOJ de K. Kalocsay. Pri movado, lingvo kaj literaturo. Kun klarigaj notoj. Editoris A. Csiszár. Budapest: HEA, 1985. 126 p. 20 cm.

IN MEMORIAM Dr. Kalocsay Kálmán. Parte hungarlingve. Ada Csiszár. Budapest: Amika Societo de K. Kalocsay. 1994. 100 p. Kun fotoj. 20 cm.

SENVUALE. Pri la pseŭdonimoj de Kalocsay. (Entute 12 kaj monogramoj 13). Kun kompetentaj klarigoj. Ada Csiszár. Budapest: KAL-ĈI Dokumentaro. 1999. 25 p. 20 cm.

EN SUPERLATIVO. Bukedo de 88 poemoj dediĉitaj al Kalocsay. Festlibro al la 110-jara eminentulo. A. Csiszár. Budapest. 2001. 152 p. Ilustrita. 20 cm.

OMAĜE AL K. KALOCSAY. EL Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso. A. Csiszár. Budapest. 1998-2002. 936 p. Ok volumoj. Ilustrita, 30 cm.

Adiaŭ al la vintra forno, de Bai Juyi (772-846)

tradukis Kálmán Kalocsay

12. May 2011



Jam de kvin tagoj estas printempa la sezono,
aroma, freŝa, brila la tuta regiono.
De l' blanka sun' radias tagtage pli da varmo,
disfalas la malhele grizblua nubo-svarmo.
Glacipendaĵo lasta ekkrakas jam kaj krevas,
la novaj sprosoj freŝajn branĉetojn kreski levas,
disverŝas ĉio lumon, konsolon kaj esperon,
ne sola mi ja amas la dolĉan primaveron.
Ĉu florojn mi bezonas? Mi iras al dom-rando.
Sunban' necesas? Kuŝi mi povas en verando.
Kaj en la kor' de l' homo doloras tamen dorno:
mi malaperos, kiel la ruĝa fajr' en forno.


Mia bohema vivo, de Arthur Rimbaud (1854-1891)

tradukis Kálmán Kalocsay

12. May 2011

Mi iris, kun la pugnoj en poŝoj, kiuj krevis,
jam ankaŭ mia palto fariĝis ideala,
mi iris subĉiele, ho Muz', al vi vasala,
oj-la-la, kiajn amojn brilegajn mi prirevis.

Oscedis granda truo sur sola pantalono,
mi, Dikfingrul' revema, ŝutis tra l'vojo landa
rimojn. Gastejo mia estis ĉe l' Urso Granda,
flustretis miaj steloj kun dolĉa susursono.

Kaj ilin mi vojrande aŭskultis en vesperoj
afablaj de septembro. Sur frunto la roserojn,
kiel freŝigan vinon, mi ĝuis gajhumore.

Kaj dum mi rimis meze de ombroj jam fantastaj,
mi, kiel liutkordojn tintigis la elastajn
laĉetojn de la ŝuoj vunditaj - pied-al-kore.

Poemoj okaze de la forpaso de Kálmán Kalocsay (27.02.1976)

12. May 2011




Dank' al la afablo de Ada Csiszár, ni ofertas al vi kelkajn el la poemoj, kiujn du el niaj plej grandaj poetoj dediĉis al Kalocsay okaze de lia forpaso. La kompletan faskon oni povas legi en la oka volumo de Omaĝe, eldonita en Budapeŝto en 2002.

Al Marjorie Boulton, de Kálmán Kalocsay

Sur la marĝenon de ŝia libro "Kontralte"

12. May 2011



“Ho sankta Sappho, vi mielrideta,
vi violbukla…” – jene sonis liro
Alkaja iam, jene sub impeta
impuls’ al vira Sappho kantis viro.
Sed kiel de marmoro, la admiro
refalis rebatita, kaj eĉ peka
stampiĝis, ĉar malpura deziro…
Pro kio do, per kia sorĉ' reveka
el sub la dika polv’ biblioteka
ĉi du fantomoj lumaj nun min hantas:
Alkajo juna kaj la Muzo deka?
Nu, ĉar poeto spite juna kantas
al nia Sappho, ĉar mi la tumulton
de sentoj kantas al Marjorie Boulton.

Post kiam Eros faris sian pafon
al ŝia koro, time li forkuris,
ĉar tiu kun la sang’ elĵetis lafon,
kies bruliga ardo lin teruris.
La am’ virinojn multajn jam torturis,
sed ĉu animon sian ĝis tenebraj
profundoj iu sonde jam mezuris
tiel kuraĝe, kiel en ĉi febraj
konfesoj montras la neforgeseblaj
sinsekcoj de konsterna sinceremo:
memoroj voluptemaj kaj funebraj,
sopiroj jen ekbrilaj kiel gemo,
jen nigraj, revokantaj sangan kulton?
Ho, ĉasta bakĥantin’, Marjorie Boulton!

Kondukas nin kavaliro dama,
mi sekvas ŝin logate de vojaĝo
tra la kratero de animo flama.
Virin-tenero kaj virin-sovaĝo
tie la ĉenojn de la frida saĝo
streĉadas en ribelo katenita.
Komence iras mi tra fe-pejzaĝo
inter knabinoj kun la am-evita
pastrino de diino Afrodita.
Nun pensoperloj ravas min sur sombra
velurtalaro de revad’ medita,
nun tril’ lasciva kiel kver’ kolomba,
sufokiĝanta plore en singulton…
Tiel mi vagas kun Marjorie Boulton.

Florkronigo de Kalocsay-busto
Memore pri Ada Csiszár

Lasta ĝisdatigo: 2018/04/27 - 02:49 - © EVA - Mauro Nervi