URL: http://www.everk.it/index.php?iniciatoj-de-ale-de-285iaj-membroj-kaj-amikoj
Spegulo estas soci-kultura, sendependa revuo en Esperanto, aperinta jam komence de 2008, redaktata de Tomasz Chmielik, Andreas Künzli, Kazimierz Leja, Lidia Ligęza kaj Stanisław Śmigielski, eldonata de Eldonejo HEJME. Legu pri Spegulo en pdf-informilo kiun ni disponigas en nia retejo.
Aperis la tria Beletra Almanako, eldonita de Mondial.
Legu ĝian enhavon kaj mendu ĝin!
Legu ankaŭ la abontarifojn por la jaro 2009!
www.beletraalmanako.com
Novelaro 2000-2009
Eldona Societo Esperanto eldonos antologian novelaron kun noveloj verkitaj originale en Esperanto en la jaroj 2000-2009. Ni invitas ĉiujn verkistojn kaj verkemulojn sendi novelojn retpoŝte al esperanto@glocalnet.net. Limdato: 1a de Aprilo 2009.
Ni preferos aperigi novelojn, kiuj ankorau ne aperis libroforme. Se ili aperis en revuo, tio ne estas problemo.
Via(j) kontribuo(j) estos bonvena(j).
Leif Nordenstorm (prezidanto de Eldona Societo Esperanto)
Sten Johansson (kunredaktanto de la novelaro)
Mondial eldonis koncizan anglalingvan enciklopedion pri originala literaturo en Esperanto.
La verko, unika, aperas sub la aŭspicioj de nia institucio.
Kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin.
Legu kiel mendi ĝin en la retejo de Mondial.
Aperis la unua poemaro de Nicola Ruggiero "Taglibro de nenifaranto" ĉe eldonejo Espero.
"La klasika tradicio ne estas por Ruggiero modelo por imito, sed instrumento por rigardi kaj interpreti la mondon" (Mauro Nervi, el la antaŭparolo).
Eblas mendi ĝin ankaŭ tra UEA.
Retejo pri originala literaturo esperanta nun pli aktuala - Sten Johansson aktualigis sian retejon OLE pri Originala Literaturo Esperanta. Iru al la listoj de romanoj, poemaroj kaj novelaroj, kaj de nun vi trovos ligon al listoj de la verkoj en kronologia (tempa) ordo, krom jaman ligon al reta antologio de 25 klasikaj noveloj. Adreso: OLE
"Team Esperanto" invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn - Projekto Gutenberg elektronike eldonas librojn tute senkoste kaj libere. Teamo de e-istoj enmetis librojn tie. Nun estas 29 haveblaj libroj. La projekto bezonas pli da helpantoj. Precipe, ni bezonas donacon de kopirajtoj de libroj verkita en Esperanto, por aldoni al la publia liberverkaro. Plulegu!
Iris al presejo la unua numero (176paĝa) de Beletra Almanako, legu ĝian enhavon
Karaj amikoj,
en septembro aŭ komence de oktobro 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos unufoje jare (eble dufoje) kaj nomiĝos
Beletra Almanako (BA).
Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj).
Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko).
(La emblemo de BA: BA-o gardata de boao en ĉi linoleumgravuraĵo de Uday Dhar.)
Nia komitatano Gunnar Gällmo nin informas pri esperantigo de prezenta paĝo de Waltic – Writers’ and Literary Translators’ International Congress (”Internacia Kongreso de Verkistoj kaj Literaturaj Tradukistoj”).
Libro «Zamenhof-Strato» de Roman Dobryznski preparata en 6 eŭropaj lingvoj! Serĉataj eldonistoj por Zamenhof-Strato en la lingvoj estona, hungara kaj latva.
Japana anonima mecenato lanĉas novan grandan projekton pri kaj per Esperanto en Eŭropa Unio. La partnero por efektivigo de la projekto estas Kroata Esperanto-Ligo kaj la aŭspicianto estas Esperantlingva Verkista Asocio - EVA. La eldonisto kiu pretas eldoni la libron Zamenhof- Strato en la estona, hungara kaj latva lingvoj ricevos financan helpon de 1350 eŭrojn por eldono de la libro. Tiu helpo estos pagata al la eldonejo kiam la libro en la koncerna lingvo aperos. La libro aperis ĝis nun en la lingvoj Esperanta, pola, litova, japana, kroata. Estas traktate pri la eldonoj en la slovena, ĉeĥa kaj slovaka.
La eldonejo devas subskribi kontrakton pri la eldono de la libro kaj eldoni ĝin ĝis la dato fiksita en la kontrakto. La eldonejo devas mem trovi tradukiston por la koncerna lingvo, korektiston, titolpaĝon ktp. La eldonejo devas disponigi 30 librojn en fortika bindo al la sponsoro ĝis la dato interkonsentota.
La sponsoro uzos la nacilingvajn librojn por grava projekto kadre de Eŭropa Parlamento.
Por detaloj bv. vin turni al la kunorganizanto de la projekto: Spomenka Stimec, Kroata Esperanto-Ligo, Knez-a Mislava 11. Interreta adreso: esperanto@zg.htnet.hr
Granda kultura projekto per Esperanto en Eŭropo. Libro Zamenhof-Strato de Roman Dobryznski preparata en 6 eŭropaj lingvoj. Serĉataj eldonistoj por Zamenhof-Strato en la lingvoj estona, hungara kaj latva. Legu pli!
Marie-Hankel-honorigo 2004 okazis en Dresden-Leuben la 15an kaj 16an de oktobro. EVA informas vin pri la honoroj al la unua verkistino en Esperanto. Legu la oficialan saluton de la prezidanto de EVA.
Kroata Esperanto-Ligo kaj la EVA-membro Probal Daŝgupto nun eniris gravan projekton: li tradukas bengallingven la konatan kroatan infanlibron "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic", premion por infanlibro de la jaro 1998 ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA. La traduklaboron pagas la Kroata Ministerio pri Kulturo.
Raporto el Pekino de nia membro Boris Kolker
Mortis Georges Lagrange. Ni kondolencas kun la familio kaj ĉiuj liaj amikoj. En la Kulturcentro Kvinpetalo, kiun li iniciatis kaj multjare gvidis, okazis renkontiĝo pri li de la 11a ĝis la 14a de novembro 2004. Legu pri la detaloj!
Grava kontribuo de Gerrit Berveling en la 8aj Internaciaj Renkontiĝoj de Esperanto en Plouezec de la 14a ĝis la 21a de aŭgusto 2004. Legu la raporton de Gerrit!
"7000 tagoj en Siberio" tradukita ĉinen el esperanto - Grupo de verkistoj Kurisu Kei el Japanio, Shi Chengtai el Ĉinio kaj Spomenka Ŝtimec realigis apartan projekton kaj publikigis en la ĉina lingvo la verkon de Karlo Štajner "7000 tagoj en Siberio", en la ĉina traduko de Shi Chengtai. la verko estis eldonita en 2000 ekz. ĉe Ĉina Eduka Scienca Kultura Eldonejo en Honkongo. Ĝi enhvas ĉinlingvan unupaĝan informon pri EVA (vidu bildon ĉiflanke) , samkiel unupaĝan informon pri UEA kaj SAT. La eldonon de la verko ebligis EVA membro Kurisu Kei kiu fondis specialan fondaĵon nomata "Shi Chengtai" en kiu kontribuis multaj japanaj esperantistoj kaj kunlaborantoj kaj per iliaj kontribuaĵoj oni povis pagi la eldonon de la verko.
La Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES) okazos ĉijare en Poznano (Pollando) de la 1a ĝis la 3a de oktobro. La programo ankoraŭ ne estas definitiva. Diversaj programeroj probable okazos sub la aŭspicioj de EVA. Pli detalaj informoj vi trovos pormomente je la retadreso de ARKONES.