URL: http://www.everk.it/index.php?kastelo-inter-burnoj



Kastelo inter burnoj

de Jorge Camacho


Jorge Camacho

KASTELO INTER BURNOJ


al William Auld, admire kaj amike

1

En belo de la kampo ĝia nomo
sonoras grize: Tristo. La kastelo
atendas lin kun roka pacienco.
En hela fru-vespero li ascendas
la kurban vojon al la ŝtona Tristo.
Naskiĝe ni ricevas vivon turban
en daŭro kaj intenso. Li feliĉe
kontemplas nun la vojon ĝistiaman;
li ĝojas (la arbaro ekprintempas)
kaj rememoras: li oficis kiel
piloto spita kaj mentoro, seme.
Sed oni tiun turnon en la danco
ne konas, kaj preferas ĝin ne koni.
Per sola vorto ĉiuj lin resumas:
Poeto, kaj la iro farandola
aspektas nun parado al Parnaso.
Nur vivo bunta fajran diron plektas.
Li vidas la kastelon sur la supro
de l' monto. La krenela Tristo sidas
obstine inter du silentaj burnoj
vokantaj la poeton mandoline.
Poeto sen medio ne ekzistas.
Senkosma homo estas amuleto
sur vasto brusta de kadavro vana.
Genio evoluas el kontrasto.
En li poeti montras la kulminon
de senso kaj estezo: supla lipo
knabina, kiu iam lin salutis
karese kaj leĝere; la fascina
muziko voĉa de infana klaso
sur korto pralerneja; meĥaniko
oprese prava en fabrik' glasgova
aŭ en atak' armea; la surprize
agrablaj gustoj de porci' budena,
rabarba torto, gluto da viskio
(viviga akvo de la lando alba);
la onomatopeoj de petolaj
boreoj kaj severaj akvilonoj;
la korvaj flugilbatoj kripte pendaj
super konsekraj nekropoloj torfaj;
sakŝalma huo, veo kaj hurao,
aŭ fulmosagoj tra la nokto kalma;
la skota kardo - en pejzaĝ' viola –
kaj Tristo - en astempo miozota.
Ĉi ĉio lin akuŝis, modlis, skulptis
konforme al hazardkosmogonio.
Teksturo kosma lin karakterizas,
dominas liajn jarojn klaroskuro
kaj tamen sortofratojn li malhavas.
Fatalo distribuas nin malsamen
sen plano kaj sen celo, sur tabulon,
kaj ĉiu peco estas solinfano
unika: saĝa reĝo, rudimenta
peon' aŭ kuriero lunatika.
Eĉ du peonoj samaj ne ekzistas;
se unu ruzas, dua penas dupe.
Ĝemelaj vivoj trompas, ĉar ĝemeloj
montriĝas nur sozie paralelaj
simile al la burnoj ĉirkaŭ Tristo.

2

Medio sen poeto ne ekzistas.
Senhoma kosmo estas fantazio
bastarda, kaj koŝmaro infinita.
Ĝenio, ĝino, demiurgo arda,
esplore kaj inspire li modulas
la mondon ĉirkaŭ sin, imperatore.
Esprimoj, gestoj, movoj mem sufiĉas
por kreo de abismoj kaj landlimoj;
de best' en naturkaĝo; de blizardo;
de homo, kiu drivas sianesten;
por kreo de muziko, kiu lulas
la koksojn harmoniajn de almeo.
Impetas la poeto Tristo-cele
la metrojn lastajn, kaj senlace tretas
la grundon sur la vojo alkastela.
Nur vido fajna teksas viv-abundon.

3

Arĝento kun arĝento kamaradas
sur kastelkorto. Sub la firmamento
enspiras la poeto pulmonutre.
Sub arko kaj blazono li transiras.
Nokturno flustras la lontanan fluon
de nova rojo apud juna burno.
Fantomoj akvaj en la sin' arbara:
Morno kaj Zorgo estas ties nomoj.


burno: [el La infana raso] rojo.
Ĝi aperis en Celakantoj


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi