En belo de la kampo ĝia nomo sonoras grize: Tristo. La kastelo atendas lin kun roka pacienco. En hela fru-vespero li ascendas la kurban vojon al la ŝtona Tristo. Naskiĝe ni ricevas vivon turban en daŭro kaj intenso. Li feliĉe kontemplas nun la vojon ĝistiaman; li ĝojas (la arbaro ekprintempas) kaj rememoras: li oficis kiel piloto spita kaj mentoro, seme. Sed oni tiun turnon en la danco ne konas, kaj preferas ĝin ne koni. Per sola vorto ĉiuj lin resumas: Poeto, kaj la iro farandola aspektas nun parado al Parnaso. Nur vivo bunta fajran diron plektas. Li vidas la kastelon sur la supro de l' monto. La krenela Tristo sidas obstine inter du silentaj burnoj vokantaj la poeton mandoline. Poeto sen medio ne ekzistas. Senkosma homo estas amuleto sur vasto brusta de kadavro vana. Genio evoluas el kontrasto. En li poeti montras la kulminon de senso kaj estezo: supla lipo knabina, kiu iam lin salutis karese kaj leĝere; la fascina muziko voĉa de infana klaso sur korto pralerneja; meĥaniko oprese prava en fabrik' glasgova aŭ en atak' armea; la surprize agrablaj gustoj de porci' budena, rabarba torto, gluto da viskio (viviga akvo de la lando alba); la onomatopeoj de petolaj boreoj kaj severaj akvilonoj; la korvaj flugilbatoj kripte pendaj super konsekraj nekropoloj torfaj; sakŝalma huo, veo kaj hurao, aŭ fulmosagoj tra la nokto kalma; la skota kardo - en pejzaĝ' viola – kaj Tristo - en astempo miozota. Ĉi ĉio lin akuŝis, modlis, skulptis konforme al hazardkosmogonio. Teksturo kosma lin karakterizas, dominas liajn jarojn klaroskuro kaj tamen sortofratojn li malhavas. Fatalo distribuas nin malsamen sen plano kaj sen celo, sur tabulon, kaj ĉiu peco estas solinfano unika: saĝa reĝo, rudimenta peon' aŭ kuriero lunatika. Eĉ du peonoj samaj ne ekzistas; se unu ruzas, dua penas dupe. Ĝemelaj vivoj trompas, ĉar ĝemeloj montriĝas nur sozie paralelaj simile al la burnoj ĉirkaŭ Tristo.
2
Medio sen poeto ne ekzistas. Senhoma kosmo estas fantazio bastarda, kaj koŝmaro infinita. Ĝenio, ĝino, demiurgo arda, esplore kaj inspire li modulas la mondon ĉirkaŭ sin, imperatore. Esprimoj, gestoj, movoj mem sufiĉas por kreo de abismoj kaj landlimoj; de best' en naturkaĝo; de blizardo; de homo, kiu drivas sianesten; por kreo de muziko, kiu lulas la koksojn harmoniajn de almeo. Impetas la poeto Tristo-cele la metrojn lastajn, kaj senlace tretas la grundon sur la vojo alkastela. Nur vido fajna teksas viv-abundon.
3
Arĝento kun arĝento kamaradas sur kastelkorto. Sub la firmamento enspiras la poeto pulmonutre. Sub arko kaj blazono li transiras. Nokturno flustras la lontanan fluon de nova rojo apud juna burno. Fantomoj akvaj en la sin' arbara: Morno kaj Zorgo estas ties nomoj.
burno: [el La infana raso] rojo. Ĝi aperis en Celakantoj