Forpasis William Auld (11a de septembro 2006)
Kondolenca paĝo
9. January 2021 .
Nia plej altŝatata esperantista literatoro, kandidato por Nobel-premio William Auld, forpasis la 11an de septembro. Malaperas unu el la plej grandaj esperantlingvaj poetoj, kiu per siaj realismo kaj homa komprenemo donis eksterordinaran kontribuon al la evoluo de nia literaturo. Multaj elstaraj reprezentantoj de la esperanta kulturo jam esprimis kondolencon, kaj danke rekonis lian elstaran pozicion en la historio de la lingvo. Pli detalajn informojn, kaj iom ampleksan eseon pri Auld vi trovos en la sekcio de nia paĝaro dediĉita al li . Esperantista Asocio de Britio reprezentos esperantistojn ĉe la funebra servo. EVA kore kondolencas la vidvinon Meta.
Vi povas aldoni vian kondolencon en la Gastolibro ; plia kondolenca gastolibro ĉe edukado.net .
Bibliografio
9. January 2021 Poemaroj: Spiro de l' pasio (1952) La infana raso (1956) Unufingraj melodioj (1960) Humoroj (1969) Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976) El unu verda vivo (1978) En barko senpilota (1987) Unu el ni (1992) Antologioj: Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957) Esperanta antologio (1958/1984) 25 jaroj (poezia redaktoro, 1977) Skota antologio (kunredaktoro, 1978) Sub signo de socia muzo (1987) Nova Esperanta Krestomatio (1991) Plena poemaro: Miĥalski (red. 1994) Tempo fuĝas (1996) Tradukaĵoj: el la angla: La balenodento, de Jack London (1952) Epifanio, de Shakespeare (1977) La urbo de terura nokto, de James Thomson (1977) Don Johano, Kanto 1, de Byron (1979) La robaioj de Omar Kajam, de Edward Fitzgerald (1980) La sonetoj, de Shakespeare (1981) Fenikso tro ofta, de Christopher Fry (1984) Montara vilaĝo, de Chun-chan Je (1984) La graveco de la Fideliĝo, de Oscar Wilde (1987) La komedio de eraroj, de Shakespeare (kun Asen M. Simeonov, 1987) Omaĝoj. Poemtradukoj (1987) Gazaloj de Hafez (1988) Spartako, de Leslie Mitchell (1993) La stratoj de Aŝkelono, de Harry Harrison (1994) Teri-strato, de Douglas Dunn (1995) La kunularo de l' ringo, de J.R.R. Tolkien (1995) La du turegoj, de J.R.R. Tolkien (1995) La reveno de la reĝo, de J. R. R. Tolkien (1997) La ĉashundo de baskerviloj, de Arthur Conan Doyle (1998) La Hobito, au tien kaj reen, de J. R. R. Tolkien (kun Chris Gledhill, 2000) Jurgen, de James Branch Cabell (2001) el la skota: Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977) el la sveda: Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979) Kantaroj: Floroj sen kompar' (kun Margaret Hill, 1973) Kantanta mia bird' (kun Margaret Hill, 1973) Dum la noktoj (kun Margaret kaj David Hill, 1976) Lernolibroj: Esperanto: A New Approach (1965) Paŝoj al plena posedo (1968) A first course in Esperanto (1972) Traduku! (1993) Bibliografio: Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996, kun E. Grimley Evans) Esearoj: Facetoj de Esperanto (1976) Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979) Vereco, distro, stilo (1981) Kulturo kaj internacia lingvo (1986) La fenomeno Esperanto (1988) La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988) Miksita: Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)
Artikoloj pri li
9. January 2021 Kondolencaj Mauro Nervi, "Forpasis William Auld" "Esperanto perdis sian plej grandan verkiston" . Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 243 (2006-09-12)"Omaĝe
al William AULD" [edukado.net]Bruligu
kandelon omaĝe al William Auld . [edukado.net]"Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga" . Libera FolioLa Ondo de Esperanto, nekrologo . István Ertl, "Sonas plu la tondra teksto" . La Ondo de Esperanto Gonçalo Neves, "Mortis la
bonzo, restu la bardo" . Libera Folio
Jorge Camacho, "Sanon kaj poezion!" , Esperanto (de UEA)
Paul Gubbins, "Nobel prize-nominated Esperanto poet" . The Scotsman 15an Septembro 2006 [anglalingve] "William Auld" . The Daily Telegraph, 22an Septembro 2006. [anglalingve]Paul Gubbins, "William Auld" .The Guardian, 19an Septembro 2006 [anglalingve] Bob Chaundy, "Beefcakes
and Fruitcakes: Been and Gone" , BBC News Profiles Unit, BBC
News Online, 5an de Oktobro 2006. [anglalingve] Obituary:
William Auld, Esperanto poet en la blogo “Over the Hill”. [anglalingve]
Verkoj de Auld tradukitaj al naciaj lingvoj
9. January 2021
Poemoj
Al la angla
Al la franca
Al la ukraina
La Infana Raso
Al la angla
Al la skota
Al la gaela
Al la islanda
Al la hungara
Al la pola
Al la franca
Al la portugala
Al la nederlanda
Al la itala
Lasta ĝisdatigo: 2023/09/21 - 10:10 - © EVA - Mauro Nervi