leonardo.jpg





Forpasis William Auld (11a de septembro 2006)

Kondolenca paĝo

.

Nia plej altŝatata esperantista literatoro, kandidato por Nobel-premio William Auld, forpasis la 11an de septembro. Malaperas unu el la plej grandaj esperantlingvaj poetoj, kiu per siaj realismo kaj homa komprenemo donis eksterordinaran kontribuon al la evoluo de nia literaturo. Multaj elstaraj reprezentantoj de la esperanta kulturo jam esprimis kondolencon, kaj danke rekonis lian elstaran pozicion en la historio de la lingvo.
Pli detalajn informojn, kaj iom ampleksan eseon pri Auld vi trovos en la sekcio de nia paĝaro dediĉita al li. Esperantista Asocio de Britio reprezentos esperantistojn ĉe la funebra servo. EVA kore kondolencas la vidvinon Meta.

Vi povas aldoni vian kondolencon en la Gastolibro; plia kondolenca gastolibro ĉe edukado.net.




Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)